Ĉio okazis tre rapide, kaj en 1968 Heintje surbendigis sian unuan albumon en la germana, nome Heintje, kaj li ege populariĝis dum kelkaj jaroj en ambaŭ landoj kaj tuj poste eĉ en la resto de Eŭropo.
Heintje aktoris en seso da germanlingvaj filmoj kaj aperis kelkfoje en la Ĉinia televido, en jaroj kiam Ĉinio estis preskaŭ fermita al okcidentaj influoj. Meze de la jaroj 70-aj, li ankaŭ populariĝis en Sud-Afriko. Hein Simons publikigis entute 32 albumojn, la plejmulto el ili en la germana, sed ankaŭ du tri en la nederlanda (la lasta el ili titoliĝas Thuis, Hejme, 2014), la angla kaj la afrikansa. Se oni povas, ĉi-lingve aŭskultu la belegan Jou hart is weer myne (Via koro estas denove mia). Ĝi aldonus al oni gajon kaj vivoĝojon...
Baldaŭ Wilma ricevis la subtenon de la komponisto kaj produktisto Pierre Kartner, kiu gvidis la karieron de la infano. Tre furoris la kantoj Zou het erg zijn, lieve opa? (Ĉu tio gravas, kara Paĉjo, 1971) kaj Ik heb een vraag (Mi havas demandon, 1971). Ankaŭ menciendas ŝia kunlaboraĵo kun la ensemblo De Makkers, en 1973.
Wilma ankaŭ registris kantojn en la germana, la angla kaj eĉ en la japana lingvoj. Kvankam ŝi atingis sufiĉe gravan sukceson en multaj landoj, tamen, ekde 1973 ŝi estis sekvata kaj aprezata nur en Nederlando, kaj eĉ tie ŝia famo iom post iom malkreskis. Dum jardekoj, postaj provoj reveni al muzikaj vendo-pintoj malsukcesis. Ŝia talento estis granda, sed estas sciate ke foje -eĉ ofte- sorto kaj bonŝanco ne akompanas...
Entute, unuope Wilma registris kvar albumojn, la unua en 1969, nome Wilma, kaj la lasta en 2003, nome Wilma, toen en nu (Wilma, tiam kaj nun).
"Nederlanda Steloj", posta komuna disko
-
Corry Konings.
Ŝi naskiĝis en suda Nederlanda urbo Breda, en 1951. Kiam ŝi estis 15-jaraĝa ŝi komencis agi sursceneje kun la ensemblo De Mooks. En 1968 la komponisto kaj produktisto Pierre Kartner impulsis la karieron de Corry kaj decidis kunigi ŝin al la ensemblo De Rekels, kiu ekde tiam nomiĝis Corry en De Rekels, kaj kiu publikigis 5 albumojn. La plej grava vendo-sukceso de tiu ensemblo estis Huilen is voor jou te laat (Plori estas por vi tre malfrue, 1970), kiu dum jardekoj restadis kiel la plej vendata disko en la historio de Nederlando.En 2004, Corry en De Rekels rekuniĝis por jubilea festo kaj tiam aperis nova albumo titolita Na 35 jaar (post 35 jaroj), por kiu ankaŭ Pierre Kartner komponis kelkajn novajn kantojn.
Sed en 1973 alvenis Pierre Kartner, kiu proponis, produktis kaj kunkantis la pecon Wat een prachtige dag (Kia belega tago, kio fakte temis pri versio de What a wonderful world de Louis Armstrong). Tiam la komerca sukceso alvenis, kaj en 1974 ili registris ŝian unuan albumon Een kinder zonder moeder (Infano sen patrino) kiu solidigis ŝin kiel infanan stelon en Belgio kaj Nederlando.
- Pierre Kartner (alinome, Vader Abraham; 1935-2022). Ne eblas rakonti la historion de la Nederlanda popola muziko sen esplori la vivon de Pierre Kartner, kantisto, komponisto kaj produktisto, kiu ekde tre juna aĝo kaj ĝis sia forpaso loĝis kaj vivis en Bredo, sude de la lando. Junaĝe li jam lernis muzikon, sed li devis labori en multaj diversaj labor-postenoj (en fabrikoj, bakejoj, ktp) ĝis kiam, fine de la jaroj 60-aj, li eniris la diskan industrion. Unue, li estis kantisto kaj muzikisto en kelkaj ensembloj kaj duoj, kaj ekde 1967 li iĝis produktisto por la disko-eldonejo Dureco.
Pierre Kartner kunlaboris en la kreado de la fama ensemblo Corry en de Rekels, kaj komponis por ili la ege sukcesan kanton Huilen is voor jou te laat (Ploro estas por vi tro malfrua, 1970). Tuj poste, li subtenis la karieron de Wilma kaj de aliaj junaj talentoj.
En 1971 alvenis grava sukcesa momento por li. Okaze de la tiujara karnavalo li starigis la por-okazan grupon Vader Abraham had zeven zonen (Patro Abraham havis sep gefilojn) kiu dum kelkaj jaroj atingis furoron tra la lando per kelkaj karnavaleskaj kantoj. Ekde tiu momento, li alprenis la artistan nomon Vader Abraham, sendepende de kiu stilo de muziko li estus kreanta aŭ interpretanta en iu difinita momento. Tiun nomon li uzis ĝis sia forpaso en 2022. Same, li decidis daŭre - dum sia tua vivo- utiligi la barbon, ĉapelon kaj kostumon kiujn li prezentis por tiaj karnavalaj okazoj kaj tiuj diskoj. Pri la barbo, unue temis pri iu postiĉa, sed poste li lasis ĝin nature kreski.
En 1975 li surbendigis la tre faman Daar in dat kleine café aan de haven (Tie, en tiu eta kafejo apud la haveno), kiu iĝis la plej populara kanto en la tuta historio de la Nederlanda popola muziko. Ĝis hodiaŭ, tiu komponaĵoj estas la plej versigiita nederlanda kanto tutmonde (pli ol 200 versioj en multaj lingvoj), kaj foje estas konsiderata kiel la dua himno de la lando. (Vidu miajn komentojn prie en la unua parto de tiu ĉi artikolo)
Post malkovri la talenton de Mieke (kion ni jam vidis), en 1977 Vader Abraham ekigis novan aventuron kaj komponis la tutmode faman prezento-muzikaĵon por la belgo-devena animacia serio La Smurfoj. La pritiaĵa furoro disvastiĝis tra multaj aliaj landoj (ĉefe en Eŭropo, sed ne nur) kaj la diskoj rilataj al la Smurfoj atingis vendo-kvanton je pli ol 25 milionoj da ekzempleroj.
Vader Abraham skribis kaj registris ĉirkaŭ 1600 kantojn, kio konsistigas rekordon en sia lando (kaj ŝajne eĉ tutmonde). Dum la resto de sia vivo, li komponis kaj produktis por multaj aliaj artistoj: Ben Cramer, Mieke, Corry Konings, John de Bever k.a. En 1973 peco komponita de li (De oude muzikant, La olda muzikisto) estis elektita por la festivalo Eurovision, interpretita de Ben Cramer; jarojn poste, en 2010 la kantistino Sieneke reprezentis Nederlandon en tiu sama la Eŭropa festivalo per Ik ben verliefd, sha la lie (mi estas enamiĝinta, ŝa la li). Li ankaŭ ricevis multajn omaĝojn de aliaj, ekzemple tiujn faritajn de la fama violonisto kaj orkestrestro André Rieu.
- Nicole & Hugo. Tiu belga paro konatiĝis en 1970. Baldaŭ ili enamiĝis kaj geedziĝis. En 1971 ili estis elektitaj por reprezenti Belgion en la festivalo Eurovision, per la kanto Goeiemorgen, morgen (Bonan matenon, matenon). Tamen, lastamomente, pro sanaj problemoj de Nicole, la fina surscena interpretado estis farita de aliaj artistoj, kiuj atingis la malsukcesan 14-an rangon en la voĉdonado. Malgraŭ tio, la famo de Goeiemorgen, morgen etendiĝis tra Belgio kaj Nederlando dum jardekoj kaj iĝis la emblema kanto de tiu ĉi duo.
Nicole kaj Hugo reprezentis Belgion en aliaj eventoj, kaj Eŭrope kaj tutmonde. Ekzemple, en la Eurovision-a okazo de 1973 (per la kanto Baby, baby); kaj en Tokio, en la Tutmonda Festivalo de 1974, per la kanto Met de Zomer mee (Kun la somero), kie ili atingis la duan pozicion. Kvankam ili retiriĝis en 2015, post la morto de Nicole en 2022, Hugo denove registris kelkajn kantojn. La paro estas elkore daŭre tre aprezata de la publiko.
- Rob de Nijs. Kantisto kaj aktoro, naskiĝinta en Amsterdamo en 1942. Jam junaĝe, inter 1962 kaj 1965, Rob rolis kiel kantisto en diversaj tiutempaj ensembloj. Tuj poste, li komencis labori ĉe la fama Circus Boltini (cirka entrepreno). Estis en 1969 kiam li komencis aktori en serioj kaj filmoj.
En 1973 Rob revenis al la muzika mondo, registrante kelkajn albumojn, inter ili la konceptan albumon Tussen zomer en winter (Inter somero kaj vintro, 1977), kiu enhavis versiojn de jam antaŭe skribitajn pecojn rilatajn al la fluo de sezonoj; por ekzemplo la sukcesan Het werd zomer (tio iĝis somero). Sed estis en 1980, per la albumo Met je ogen dicht (Kun viaj okuloj fermitaj) kaj la unuopaĵo Zondag (Dimanĉo), ke li atingis la unuan rangon en la furor-listoj de la lando.
Dum jardekoj li daŭrigis samtempe siajn karierojn kiel kantiston kaj kiel prezentiston en televidaj kanaloj. Kiel kantisto, li denove atingis la unuan pozicion per
Banger Hart (Pli tima koro, 1996), sed fakte li surbendigis
je tre alta ritmo, preskaŭ po unu albumo en ĉiu jaro. Ĉe televido, li kutime partoprenas en muzikaj programoj, kie li rolas kiel ĵuriano en la kanto-konkursoj.
En 2019, Rob anoncis sian retiriĝon de la spektaklaj aferoj pro tio, ke oni diagnozis al li la malsanon Parkinsonan.
- André Hazes (1951-2004). Naskiĝinta en Amsterdamo, André publikigis tra sia vivo pli ol 30 albumojn kaj entute 54 unuopaĵojn. Kvankam jam infanaĝe li iom aperis en televido, oni devas atendi ĝis la 70-aj jaroj por vidi lian karieron komenciĝi. En 1976 li registris la kanton Eenzame kerst (soleca kristnasko), kiu estis origine skribita por Willy Alberti. Malgraŭ tio, ke la kanto iĝis iom fama, André reiris al siaj normalaj okupaĵoj, laborante kiel vendisto, buĉisto, riparisto de bicikloj, ktp.
En 1977 li surbendigas la albumon Zo is het leven (Tia estas la vivo), sed oni devas atendi ĝis 1980 por vidi sian definitivan sukceson antaŭ la publiko, pere de kantoj kiel ’N vriend (unu amiko) Een beetje verliefd (iomete enamiĝinta) kaj Zeg maar niets meer (Diru nenion plian). La 1981-a albumo Gewoon André (Nur André) vendis pli ol 500000 ekzemplerojn.
En 1988 André registras la kanton Wij houden van oranje (Ni amas la oranĝ-koloron), kiu iĝis speco de himno okaze de la venko de Nederlando ĉe la Eŭropa futbala konkurso.
En 1999 aperas la dokumenta filmo Zij gelooft in mij (Ŝi kredas je mi, versio de la fama kanto de Kenny Rogers). En tiu filmo -kiu iĝis tre populara- André montras sian ĉiutagan vivon dum kelkaj monatoj, kaj videblas siaj gravaj problemoj rilataj al sceneja-timo, angoro, psikaj perturboj kaj alkohol-dependado.
Kiam li mortis en 2004, ĉirkaŭ 50000 homoj ĉeestis liajn funebraĵojn en la Stadiono de Ajax de Amsterdamo. Tiel granda estis lia renomo. Aldone, direndas ke lia filo André Hazes Jr. estas ankaŭ populara kantisto en Nederlando.
5.- Posta evoluo (dua parto: 1995 - nuntempo)
- Frans Bauer (1973). Kantisto, prezentisto kaj aktoro. Lia belega voĉo de kontratenoro impresas onin kiam estas aŭskultata unuafoje -kaj ĉiufoje. Entute, ekde 1993 ĝis 2023, Frans publikigis ĉirkaŭ 25 albumojn, kelkajn el ili en la germana lingvo.
Lia unua sukceso estis la kanto Als sterren aan de hemel staan (Dum steloj staras en ĉielo, 1994) kaj lia unua albumo estis Weil ich dich liebe (Ĉar vin mi amas, germanlingva, 1995). Estis tre famaj lian kunlaboraĵoj kun Marianne Weber, ekzemple en la furor-kanto De regenboog (La ĉielarko, 1997). En 2008 ili publikigis alian sukceso-plenan albumon kune.
Frans Bauer edziĝis al Mariska, televida prezentistino, kaj sekve, li ofte aperas en televidaj programoj. Inter ili, menciendas la realo-felietono De Bauers, kie la paro montras sian kutiman vivon.
Aldone, direndas, ke Bauer subtenas kampanjojn favore al malsanuloj kaj partoprenas en aliaj filantropaj agadoj.
- Marianne Weber naskiĝis en Utrecht en 1955. Ŝi komencis sian kantistan karieron ĉirkaŭ 1990, pere de la duo Holland Duo, kun Jan Verhoeven. Post publikigi tri albumojn, en 1992 ŝi surbendigis sian unuan unuopan diskon, nome Marianne Weber, kiu ege sukcesis. Kiel jam dirite supre, Marianne registris diskojn kun Frans Bauer; tiu de 1997 vendis pli ol 300.000 ekzemplerojn.
Tra sia vivo, Marianne publikigis ĉirkaŭ 15 albumojn, inter ili tiun titolitan Dat is de liefde (Tio estas amo, 2016) kun John de Bever. En 2022, Marianne anoncis sian retiriĝon de la muzika industrio.
- Django Wagner naskiĝis en 1970, kaj apartenas a la cigana raso. En 2009 aperis lia unua albumo, nome Kali, kiu inkluzivas la de mi tre ŝatatan Mooie blauwe ogen (Belaj bluaj okuloj). La disko atingis grandan sukceson en la muzika merkato, same kiel liaj du postaj albumoj, nome Mijn gevoel (Mia sento, 2011) kaj Als de nacht (Se la nokto, 2012).
En 2017, post lia partopreno en fama televida programo, li konatiĝis kun aliaj du popularaj kantistoj, Frans Duijts kaj Peter Beense. Post la programo, ili decidis starigi la muzikan trion Echte Vrienden (t.e. “Vera amikoj”), kies unua vendo-frapo estis Muziek is ons leven (Muziko estas nia vivo, 2017).
- Kaj multaj, multaj aliaj artistoj...
Direndas, ke estas ja multaj nuntempaj kaj pasint-tempaj artistoj kiuj meritus pli longan prezentadon. Tamen, la celo de tiu ĉi mia eseo estas nur sciigi pri la bazoj kaj ĉefaj elementoj de la muziko en Nederlando kaj Belgio. Kaj mi pensas, ke la celo estas sufiĉe plenumita pere de tio, kion mi ĝis nun jam skribis. Malgraŭ tio, mi deziras almenaŭ mencii la jenajn artistojn:
- Jan Smit (1985).Prezentisto, kantisto, komponisto kaj aktoro. Ekde 1996, ankoraŭ infanaĝe, li kantis sursceneje laŭ la artista nomo Jantje Smit. Li publikigis ĝis nun pli ol 20 albumojn. Jan Smit havas gravan rolon kiel prezentisto en la diversaj okazoj de la festivalo Eurovision. Aŭskultu Als de morgen is gekomen (Dum la mateno estas alvenanta, 2006) por ĝui lian stilon.
- Tamara Tol (1972). Kiel infano, ŝi kantadis en preĝeja koruso. En 1993 ŝi aperis unuafoje en televido per la kanto Desperado (versio de la fama kanto de Eagles, kiun ŝi fine registris surdiske en 2009). Tamara kantas kaj surbendigas en la angla, la germana kaj la nederlanda, po du albumoj en ĉiu el tiuj lingvoj. En la nederlanda, aŭskultindas la jenaj: Hola (Saluton, hispanlingve), Zeg het met bloemen (Diru tion kun floroj), Isabella kaj la jam citita Zullen jij en ik wat drinken gaan? (Ĉu vi kaj mi iru ion trinki?)
-
Sieneke (1992). Ŝi reprezentis Nederlandon en la
Eurovision-a festivalo de 2010. Poste, ŝi daŭrigas sufiĉe sukcesan karieron, kun titoloj kiel
Donkere dagen (Obskuraj tagoj),
Vita bella kaj
De nacht is nog zo lang (La nokto estas ankoraŭ tiel longa).
- Fine, nun mi citu la jenajn: Rita Hovink, Ann Christy, Bonnie St Claire, Ben Cramer, Peter Blanker, John de Bever, Mike Peterson, Reina, la belgaj gefratoj Lindsay kaj Christoff, Marco Schuitmaker, Anita & Ed, Marco de Hollander, ktp, ktp.
Je pli amatora nivelo, citendas la jenaj: Joyce, Larissa, Nadia, Lisa Leman...
Al ili ĉiuj: Koran dankon. Mi ege ĝuis -kaj ĝuas- viajn belegajn kreitaĵojn.
-----------------------------------
Ligilo al la unua parto:
Artikoloj finitaj en Malago, komence de februaro de 2024
-------------------------------------------------