monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 26 de julio de 2017

 PRI “IĈISMO” KAJ LA PROBLEMO DE GENRO EN LA LINGVO 

-Averto: La (ne)uzado de la pronomo "ri" meritas alian apartan artikolon-.

    Esperanto estas neperfekta lingvo. Certe. Kaj ĝi estis. Kaj ĝi estos. Certe. Tamen la esperantistaro devas intenci plibonigi ĝin pli kaj pli, iom post iom, adaptante la lingvon al la konstantaj ŝanĝoj de la mondo. Mi jam scias ke oni devas respekti la Fundamenton kaj la tradiciajn regulojn de la lingvo. Certe. Sed ni faru tion rilate al 99% de Esperanto. Sed eble en la restanta 1% estas loko kaj ebleco por diskutado kaj proponoj de reformoj kiu povus igi Esperanton pli justa kaj pli preciza lingvo. Eble estontaj lernantoj kaj parolantoj de la lingvo dankos nin pro tio.

   Tion dirite, laŭ mia opinio estas du aferoj pri kiuj oni tre diskutas en Esperantio dum tiuj lastaj jardekoj. Unue, la problemo de la genro kaj la demando ĉu oni devus solvi la nesimetrian traktadon de la seksoj. Due, la temo de la nomoj de la landoj kaj la demando  ĉu  oni devus solvi la duoblan sistemon por nomi la landojn. Hodiaŭ mi pritraktos la unuan temon.

     Male al la hispana, la germana aŭ la latina, en la esperanta lingvo ne ekzistas gramatikan genron. Tio implicas ke ĉiuj vortoj estas, de genra vidpunkto, neŭtraj. Oni devas aldoni ke eĉ kelkaj vortoj, kiel infano, homo kaj besto, ne povas esti transformitaj al inaj aŭ malinaj formoj, ĉar ili estas, ĉiam kaj ĉiukaze, sengenra kaj senseksa. 

    Tamen, en la natura mondo estas seksoj. Kaj lingvoj devas esprimi tion kio ekzistas en la naturo. Kiel ni ĉiuj jam scias, Zamenhof elpensis la sufikson -in por krei vortojn esprimantajn inajn homojn aŭ bestojn. Unuavide, tiu estis -kaj estas- tre bona rimedo. Tamen, tempoj kaj ideoj evoluas...

    Certe, fine de la 19-a jarcento, la mondo estis tute malsama al la hodiaŭa mondo. Preskaŭ neniu pensis ke eble doni la sufikson -in por la kreado de inaj vortoj ne estis tia bona ideo. Ĉar pere de tiu rimedo, iamaniere oni diskriminaciis la seksojn. Mi ne scias ĉu tiu diskriminacio estis pozitiva aŭ negativa, aŭ ĉu ĝi estis favora aŭ malfavora al viroj aŭ al virinoj. Oni eĉ povus pensi ke Esperanto estas fakte feminisma lingvo!! Kvankam aliaj homoj pensas male... Bone, Ni vidu. 

   Oni povus trovi en tiu temo multajn opiniojn kun multaj nuancoj. Sed mi ne volus fari tro longan artikolon. Do, resumante, mi parolos nur pri la du precipaj sintenoj. Por la ekspliko de ĉi tiu afero mi uzos la vorton "kato" kiel ekzemplo. Ni vidu.

1.- La “tradicia” opinio. Laŭ tiu sinteno, “kato” signifus virseksa besto kaj samtempe ĝi signifus ne-specifa kata besto. Se oni deziras signifi inan beston, oni dirus “katino”. Se oni dezirus signifi specifan malinan beston, oni devus uzi la vorton “virkato”. Plurale, “katoj” estus ankaŭ viraj aŭ neŭtraj bestoj; “katinoj” estus inaj bestoj; “gekatoj” aludus la ideon de ambaŭ genroj samtempe.


2.- La "moderna" opinio. Laŭ tiu sinteno, la vorto ”kato“ devus signifi ĉiukaze neŭtra kata besto. Por indiki ina kata besto oni dirus ”katino. Kaj por signifi virseksa besto oni dirus “katiĉo”. Oni vidas ke oni uzas ĉi tie la novan elpensitan sufikson “iĉ” por esprimi la ideon de masklo. Plurale, la solvo estus same: “katoj”(neŭtralaj aŭ sekse senspecifaj kataj bestoj), “katinoj” (por inaj), “katiĉoj” (por viraj kataj bestoj) kaj “gekatoj” (por esprimi ambaŭ seksojn samtempe).

    La unua sinteno estus la konvena laŭ la Zamenhofa- Fundamenta tradicio. La dua sinteno estus certe “ekster” la Fundamento. Eble ĝi ne starus “kontraŭ”, sed, certe, tute “ekster” la Fundamento.

     Kelkfoje, esperantistoj (inklude de mi mem...) pensas ke Zamenhof estis Dio kaj ke Esperanto estas religio. Kaj ke la Fundamento estas la Biblio. Kelkfoje, multaj esperantistoj preferas ne “tanĝi” la “Fundamenton”, almenaŭ se tio ne tute necesas. Certe, oni devas respekti la bazajn regulojn de la lingvo. Alimaniere, la lingvo riskas disrompiĝi kaj malfortiĝi.

     Kaj en tiu afero, tiuj ĝisostaj esperantistoj pensas ke oni ne devus modifi la tradician vidpunkton, ĉar tio povus krei iom da nesekurecon rilate al Esperanto. Mi mem tiel pensis dum multaj jaroj. Mi akceptis ŝanĝojn, sed nur se tiuj ŝanĝoj estis tute neeviteblaj. Kaj tiu ĉi, laŭ mi, ne estis tia kazo.

    Tamen, post multe da pripensado, mi finfine decidis apogi la “modernan sintenon”. Kaj jen la kialo: Se oni vere volas ke Esperanto estu la lingvo de nova, justa kaj ekvilibra mondo, oni ne povas akcepti nenian “nesimetrian trakton” de ambaŭ seksoj. Same okazas al la afero de la nomoj de la landoj, kies “duobla sistemo ” estas nepravigebla . Pri tio mi esperas baldaŭ priverki.

    Do, kion fari? Kiun sintenon elekti? Mi pensas ke la diskuto pri tiu temo daŭros multaj jaroj. Kaj ke finfine la dua posicio estos akceptita de la plimulto el la esperantistaro. Tiel, la tradicio estos venkita de la emo por atingi justecon kaj simetrion. Tiel, neniu povos riproĉi ke Esperanto ne estas “justa” lingvo. Mi estas certa ke se Zamenhof vivus en nuntempaj jaroj, li mem eble akceptus tiun novan sintenon. Ĉar li ja estis granda batalanto por atingi pli justan mondon. Li mem akceptis ĉiam ke sia lingvo estis plibonigebla. Kaj tiu ja estas ekzemplo de afero kiu estas plibonigebla. Krome, tiu ŝanĝeto estus definitiva. Neniam plu oni diskutos pri tiu afero. Simetrio estus atingita porĉiame.

   Tamen, oni povas ankaŭ diri ke ambaŭ sintenoj povas kunvivi. Kial ne? Ĉar, same kiel vortoj kiel “hospitalo” kaj ”malsanulejo“ kunvivas, tiel, ”virkato“ kaj ”katiĉo“ povos estis uzataj de ciuj parolantoj de la lingvo.

    Kaj aldone, estas grava punkto kie ambaŭ sistemoj konsentas. Ĉar ambaŭ subtenas ke, pli kaj pli, oni devus uzi precipe la radikan vorton , tiukaze “kato”, senrigarde de la sekso. Kaj ke oni devus nur uzi specifan viran aŭ virinan formon se tio tute necesas. Tiel, se oni diras “mi havas amikon” tio povus signifi ke tiu homo kiu estas mia amiko povas, fakte, esti aŭ viro aŭ virino. Pli kaj pli oni legas la frazon "karaj amikoj"  anstataŭ “karaj geamikoj”, aŭ ankaŭ frazoj kiel “ŝi estas mia amiko”. Kaj tio okazas ĉar oni akceptas ke ene de la vorto “amiko” oni inkludas ambaŭ seksojn. Kaj tiu estas bona ideo, ĉar tiu uzo plifaciligos la finan solvon de tiu problemo. Oni devus uzi la afiksojn en tiuj kazoj kie oni certe intencas esprimi la diferencon. Do, finfine, la problemo kaj la diskuto pri tiu afero ne estis tiel serioza, ĉar oni trovas multe da konsento...