monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de abril de 2024

 Supertramp kaj la "Krimo de la Jarcento"

(Por Literatura Foiro)


Mi reiras per miaj memoraĵoj ĝis la somero de 1983. Tiumomente, mi estis 17-jara. Okazis ke, ekde la fino de 1982, mi komencis koni kaj aŭskulti miajn unuajn gustumadojn pri la t.n. progresiva roko. Je la unua fojo, kelkaj kasedoj de Pink Floyd, Genesis, Mike Oldfield, Supertramp kaj aliaj nomoj prunte alvenis al miaj manoj. 

En tiu somero de 1983 mi restadis dum kelkaj semajnoj en mia gepatra vilaĝeto, sude de Hispanio. Iun vesperon, mi decidis eniri iun apartan kafejon de la vilaĝo por preni iun trinkaĵon kaj ĝui iom da muziko, ĉar mi sciis ke la son-aparato de tiu kafejo estas tre alt-kvalita. Enirinte, mi vidis ke sur la septoj de la lokalo pendas kelkaj afiŝoj eltiritaj de muzika revuo kiu montras bildojn de Supertramp dum ĝiaj tiu-jaraj koncertoj en Barcelono kaj Madrido. Do, mi decidis peti al la kelnero ĉu eblus ke li sonigu iun diskon de Supertarmp. Kaj li respondas: "jes, tutkompreneble! Eniru en la ena salono kaj ĝuu. Ĝuste nun estas neniu en la kafejo krom vi!" 

Do, mi prenis mian trinkaĵon kaj sidiĝis en la ena saloneto. Tiam, komencis soni la unuaj notoj de la harmoniko de la albumo Crime of the Century. Tiuj notoj tuj imprese frapis miajn orelojn; jes ja mi jam konis tiun diskon, sed mi neniam antaŭe ĝuis tiel grandan son-kvaliton. Preskaŭ la tuta disko pasis tra mia aŭskultado, en ĝojplena duonhoro, dum kiu mi gapadis kaj ekstaziĝadis pro la neegalebla muziko kiun estis sonigata... Poste, mi dankis la kelneron kaj eliris renkontiĝi kun kelkaj amikoj miaj. Sed la impreso kiun mi ricevis dum tiu duonhoro ŝanĝis mian percepton pri kio estas kaj kio povas esti aprezata kiel muziko. Tiam mi ekkomprenis tiujn kiuj opiniis (ekz. mia profesorino pri muziko), ke Crime estas majstra-verko. Jes, ili pravas...

Nun ni iru al la komenco de la historio de tiu disko. La historio de Supertramp (vorto, kies laŭlitera signifo estas “supervagabondo”) komenciĝis en la somero de 1969, kiam iu angla pianisto-kantisto, nome Rick Davies, alvenis al Londono kaj metigis anoncon en la grava revuo Melody Maker. La celo estis kunigi anaron de bonaj muzikistoj por formi kvalitan ensemblon. Malantaŭ la paŝoj de Rick Davies estis Nederlanda milionulo (kromnome Sam), kiu ege aprezis la talentojn de Davies kaj kiu revis finance starigi elstaran ensemblon por konkuri kun tiuj jam famiĝantaj britaj grupoj kiel Yes, King Krimson, Pink Floyd, ktp. La anoncon respondis centoj kaj centoj da muzikistoj, kaj Davies pacience devis aŭskulti kaj elekti nur tri -aŭ eble kvar- de inter ili ĉiuj. La plej talenta el ili estis Roger Hodgson, tre juna kantisto kaj plurinstrumentisto kies altona voĉo impresis al Rick. 

Post la kompletigado de la anaro, Supertramp komencis sian vojon tra la malfacila muzika mondo. Dum la unuaj kvar jaroj, ĝi publikigis du interesajn albumojn, kiujn -preskaŭ- neniu aĉetis; kaj ĝi aranĝis multajn koncertojn kaj turneojn, kiujn -preskaŭ- neniu ĉeestis. Dum jaroj, la koncertejoj kie ili ludis aperis malplenaj. La kariero de la grupo estis tiel fiaska el ekonomia vidpunkto, ke ilia patrono -la milionulo Sam- forlasis ilin; la anaro de la grupo tre ofte ŝanĝiĝis, ĉar ĉirkaŭ la duono de la ensemblaj muzikistoj decidis ne plu partorpreni en tia katastrofa aventuro. Nur restis "fidelaj" al la projektoj Rick, Roger kaj la son-inĝeniero Russell Pope. Tamen, inter 1972 kaj 1973, novaj muzikistoj alvenis kaj restis porĉiame en la grupo: la basgitaristo Dougie Thompson, la usona drumisto Bob Siebenberg kaj la saksofonisto John Helliwell. Oni nomis ilin “La Savantaj Anĝeloj".

En novembro de 1973, la estraro de la disko-eldonejo (A&M Records) kunvokis ilin por subskribi la nuligon de la kontrakto. Tamen, tiun tagon, Supertamp alportis sonan registraĵon kun kelkaj el iliaj novaj ideoj. La direktoro kaj liaj asistantoj aŭskultis ĝin, kaj ili tiom ŝatis tiun novan sonan proponon, ke decidis oferti novan kontrakton al tiu anaro de ĝistiamaj ruinaj artistoj.

Dum la unua duono de 1974, Supertramp registris novan albumon kiu inkluzivas ok pecojn kies komuna temo estas la malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj kiujn la ordinaraj homoj (kaj unuope kaj kolektive) trovas en ilia ĉiutaga vivo, kaj kiamaniere la socia premo detruas la deziratan atingon de feliĉo. Do, la entuto fluas ĉirkaŭ aferoj kiel soleco, manko de amo, lerneja misadaptiĝo, mensa malsano, socia flankeniĝado, perforto, milito... Kvankam la ok komponaĵoj estis principe verkitaj aparte, ili trovis la muzikajn rimedojn por ilin kunligi, kreante homogenan enhavon ĉirkaŭ iu baza ideo: la homaro faradas krimon kontraŭ si mem, jen la "krimo de la jarcento". 

Kun la sona produktado de Ken Scott kaj la uzado de grandaj financaj kaj sonaj rimedoj, la rezulto estis impona. La recenzistaro trovis la diskon elstara, kaj la komuna opinio povas esti resumita en unu el la tiutempaj komentoj: “Supertramp ĵus kreis mirigan enormaĵon, malfacile egaleblan...“

Ne estas la celo de tiu ĉi recenzo analizi la 45 minutojn de la albumo; tio ja postulus tre vastan spacon Sed mi almenaŭ montru la ĉefajn trajtojn de la rezulto, kaj ties diferencojn rilate al la proponoj de aliaj tiuspecaj ensembloj:

- Supertramp uzas alian kaj propran instrumentan kaj sonan gamon: (forte)piano, elektronika piano, saksofono, klarneto, kun ne tro da gitaroj. La ĉefa voĉo de la disko estas fakte du (tiu baritona de Davies kaj tiu kontratenora de Hodgson), tre malsamaj inter si, kio estigas notindajn alternaĵojn. La korusoj ankaŭ ludas signifan rolon;

- La tuta disko fluas ene de dram-plena atmosfero. En  multaj fragmentoj, la kantistoj verdire propre ne kantas; pli bone ili krias, deklamas, korŝire plendas, ploretas... Tamen, ne mankas belegaj milde kantataj fragmentoj. Fakte, tio kio muzike vere gravas tra la tuta disko estas la kontrastoj inter la diversaj sinsekvaj partoj. Kaj tio aplikeblas ne nur al la voĉoj, sed ankaŭ al la ludado de la diversaj instrumentoj. Ĉi-afere, rimarku la drumon (kiaj punktaj sinkopaĵoj!), la bason (foje alvenante al peza-roka forto), la pianon (kaj ties tute nekutimajn akordojn)... 

- La sona strukturo tute disrompas la tradician ideon pri kio devas esti muzika komponaĵo en la baza roka muziko. La kantoj prezentitaj montras atentigajn enkondukojn, delicajn trairojn, gapigajn kresĉendojn, surprizajn digresiojn kaj neatenditajn finaĵojn. Jes ja, multaj el tiu karakterizaĵoj troviĝeblas en aliaj tiutempaj grupoj, sed Supertramp kreas tiajn sonajn vojaĝojn, tiajn ondajn fervojojn ene de (kaj pere de) ne tro longaj pecoj, ĉar ili tion faras ene de kvar-, kvin-, maksimume sep-minutaj komponaĵoj.

La financa subteno de la disko-eldonejo allasis aldoni atentigajn orkestrajn aranĝojn en partoj kiuj, unuapense, estus registritaj per orgenoj kaj diversaj klavaroj. Kompreneble, ĉe la publikaj koncertoj, la bando utiligis sintezilojn por reprodukti tiujn sonojn.

- La unuopaĵo Dreamer (Revulo) komerce sufiĉe sukcesis, tiel ke la ĝenerala publiko atentis la tutan rezulton. Dreamer ja eksonas kiel iu pli facila peco, sed fakte nur dum la unuaj momentoj; poste, ĝi alvenas al la kompleksa arkitekturo de la resto de la albumo. Aldone, se mi devus elekti aliajn pecojn, jen tiuj miaj plej ŝatataj: School (Lernejo) kaj ĝia lenta kaj ŝanceliĝa alveno ĝis la kerna centra piana fragmento; Rudy, pro ĝia plurstila surpriza propono; kaj Crime of the century, kun ĝia neegalebla impona fina kresĉendo.

Oni ja scias, ke la kvalito de iu arta verko tute ne dependas de ĝia komerca sukceso. Tamen, oni ankaŭ scias, ke komerca sukceso ege gravas por la postaj kreitaĵoj de iu ajn artisto. Crime of the Century atingis ne nur recenzan aklamon sed ankaŭ grandan vendo-kvanton. Kaj tiu sukceso daŭre akompanis la ensemblon dum almenaŭ unu jardeko, pli-malpli ĝis 1986, momento kiam Roger Hodgson jam ne plu apartenis al Supertramp. 

La muzika evoluo, famo, kritika aprezo kaj mejlŝtonoj atingitaj de Supertramp tra tiuj jaroj meritus siajn proprajn artikolojn; sed almenaŭ mi menciu, ke la albumo Breakfast in America (Matenmanĝo en Ameriko) estis la plej vendita tutmonde en 1979, je pli ol 16 milionoj da ekzempleroj; kaj ke en 1983 ĉirkaŭ 80.000 homoj ĉeestis ilian koncerton en Parizo. Kompare al la fiaskaj unuaj paŝoj, Supertramp igis ĝian muzikan karieron kvazaŭ fabela miraklo... 



Foto de 1975. Dedekstre: Bob, Roger John, Dougie, Rick