monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de mayo de 2023

 Dua parto. La scienca vojo: de Taleso ĝis Galileo


Nun, ke ni jam vidis la resumon pri la mitologia aliro al la mondo, alvenas la momento aliri la "racian vojon", tiun kiu ebligus nin kompreni, komprenigi kaj ekspliki la originon kaj kialon de ĉio, kio ĉirkaŭas nian ekzistadon. Kaj tion fari sen la interveno de dioj kaj mitaj elementoj. Sed okazas ke, je tiu ĉi punkto, oni devas almenaŭ establi duoblan vojon. Ni vidu.
 
a) La ideisma aliro

Unuflanke, situas la teorioj kiuj subtenas ke ĉio kio ekzistas en la mondo estas kopio de ia ideo antaŭa kio ekzistas en nia menso, kaj ke eblas trovi kaj ĝui ian “perfektan spiritan ideon” de ĉiu ajn realaĵo. Tiel, niaj sensoj perceptas la “tuŝeblaĵojn” sed tiuj estas nur kopioj de la originaj perfektaj ideoj. Laŭ Platono, supre de la piramido troviĝas la “ideo pri Bono”.

Ene de tiu ĉi koncepta fokuso citeblas la jenaj gravaj filozofoj: Parmenido, Platono, Sankta Aŭgusteno, Plotino. Poste, je la baroka epoko, troviĝos alispecaj raciismaj pensuloj, kiel Kartezio, Leibnico kaj Spinoza.

b) La materia aliro. 

Aliflanke, situas la teorioj kiuj subtenas ke la vera mondo -kaj ties esenco- situas en la materiaĵoj, ne en la abstraktaj ideoj. La ĉefa filozofo kiun oni devas inkluzivi ĉi tie estas Aristotelo, disĉiplo de Platono, sed kiu ege distanciĝis disde sia majstro (Amicus Plato, sed magis amicas veritas/ Platono estas mia amiko, sed pli grava amiko mia estas la vero). Tamen, jam en Taleso de Mileto kaj ĉe la Mileta skolo oni povas spuri la radikojn de tiu materiisma sinteno, kiu fine kondukos la homaron ĝis la vera malkovro de la scienca vojo kiu fine klarigos la realaĵaron kiu ekzistas en nia universo. 

Nu, tiu dua tendenco estos tiu ĉefe montrata de mi en la subaj alineoj por montri la “sciencan vojon” kiel kontraŭan al la mitologia vojo jam vidita en la unua ĉapitro.


Tiel mi vidas la sciencan vojon dum la antikveco: centre, japana abako (sorobano)



Aldonaj avertoj pri la posta enhavo.

Kvankam denove mi sekvos la fadenon kiun montras la greka-okcidenta vojo, aliaj kulturoj estos ankaŭ iom pritraktitaj je la fina parto de la ĉi-suba resumo.

Tuj poste, mi komencos komentarii pri la diversaj kalendaroj uzataj de la homaro tra la historio. Tutcerte, estas ja en la astronomio kaj en la kalkulo de la tempo la du precipaj kampoj kie mitologio kaj racio/empirio miksiĝas. Ni vidos kiel -kaj kiom- misekvilibra estas la rezulto de tiu longa procezo, el kiu la kalendaro estas tre bona specimeno. (La definitiva kalkulado de la tempo laŭ la gregoria-kristana kalendaro estos pritraktita en la venonta ĉapitro, kiu estas specife dediĉita al la alveno kaj fina venko de la kristanisma monda vidpunkto fronte al paganismoj kaj aliaj religioj kaj kulturoj).


Helenuja saĝuloj

Ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. estas la historia momento al kiu oni kutime aljuĝas la starton de la greka filozofio. Jes ja dum multaj jarcentoj oni ne distingis inter la diversaj branĉoj de scio kaj kono, kaj do iu ajn homo kiu pripensis pri naturaj kaj homaj aferoj sen konsideri la ekzisto de dioj estis taksata kiel filozofo. Kaj tiu momento situas iom post la epoko de Homero kaj Heziodo kaj iom antaŭ tiu de la poeto Pindaro. Ni iom vidu.
  
- Taleso de Mileto. Li estis la unua greko kiu komencis analizi la ĉirkaŭantan mondon kaj provis alveni al iu racia klarigo pri ties origino. Taleso estis la unua kiu racie observis kaj spekulativis. Kaj li establis ke la αρχή (fundamento) de ĉio kio ekzistas estis akvo. Temas certe pri iu naiva aliro al tiaj gravaj demandoj. Sed tamen, estis la unua fojo kiam racio stariĝis antaŭ mitaj rakontoj.

Ankaŭ en Mileto (sud-okcidente de Anatolio) naskiĝis kaj filozofis du disĉiploj de Taleso, nome Anaksimandro kaj posta Anaksimeno. Laŭ la unua el ili la fundamento de ĉio ne estis akvo, sed ia "senlimaĵo" (’άπειρον). La postaj aŭtoroj kaj skoloj ege alfrontis tiun aferon de la “fundamento” kun diversaj solvoj, kiujn ni ne menciu. Prefere ni daŭrigu nian vojon tra aliaj kampoj.

Pitagoro (6a jc a.K). Kvankam li naskiĝis en la insulo Samoso, poste li iris, vivis kaj mortis en Krotono, sude de Italio. Aldone al sia fama teoremo kaj al multaj aliaj aferoj, Pitagoro estis la unua kiu konceptis la Teron kiel sferon.

- Parmenido de Eleo (suda Italio, ĉ. 500 a.K.). Por li, la realaĵo estas unu kaj neŝanĝebla. Lia disĉiplo Zenono de Eleo eĉ demonstris la neeblecon de moviĝo.

- Heraklito staras je la mala flanko al Parmenido, kio povas esti resumita en unu fama frazo lia: “vi ne banos vin dufoje en la sama rivero”.

- Arkimedo (3a jc a. K.). Matematikisto, fizikisto. Famaj estas la principo de Arkimedo kaj la ŝraŭbo lianoma.

- Aristarko de Samoso (3a jc A. K). Li demonstris kelaTero rotacias ĉirkaŭ la Suno.

- Erastoteno el Cireno (3a jc a.K.). Li determinis la teran cirkonferencon kajeraris nur je 75 kilometroj.

- Eŭklido (3a jc a.K.). Matematikisto kaj geometro. Li instruis en Aleksandrio.“Elementoj” estas la nomo de lia verko kiu alvenis al ni. Temas fakte pri kompilo de antaŭaj verkoj de aliaj saĝuloj, ĉefe pri geometrio, kaj ĝia graveco atingis nian hodiaŭon. Nur la modernaj “elipsaj geometrioj” ne sekvas ĝin komplete.

- Hiparko de Niceo (2a jc a.K.), kiu katalogis pli ol 800 stelojn.

- Klaŭdio Ptolemeo (2a jc p.K.). Jen alia aŭtoro de Aleksandrio. Surbaze de tio, kion determinis Hiparko, Ptolemeo katalogis pli ol 1000 stelojn kaj 44 konstelaciojn. Lia plej konata libro nomiĝas Almagesto (araba vorto por la “plej granda” ), kvankam ĝia origina greklingva titolo estis Μαθηματική Συνταξις. La influo de tiu ĉi verko sur la tutmonda astronomio estis enorma, almenaŭ ĝis la alveno de la “Kopernika revolucio”, multajn jarcentojn poste.

- Miksita kun mitologio menciendas la statuo de Artemiso en Efeso, kiu ĉirkaŭ ĝia kolo surhavis specon de koliero kie videblas la zodiakaj signoj, jam konataj en tiuj lontanaj antikvaj tempoj. Pro la detruado de la templo -kiun mi tuj rakontos- nune oni nur konservas suditalan postan replikon de la statuo. La templo de Artemiso en Efeso estis siatempe unu el la sep mondaj mirindaĵoj. Kiel sciate de multaj, la templo estis detruita per bruligo estigita de iu ŝafisto, nome Erostrato, kiu deziris alvenigi sian nomon al postaj jarcentoj, kaj tiel iĝi eterna famulo. Kvankam poste oni rekonstruis la templon, ĝi fine kaj definitive malaperis post la invado de la gotoj kaj la posta detrua impeto de kristana tumultema homamaso.

- Lukretio (Titus Lucretius Carus), kiu estis Roma poeto kiu mortis en la jaro 53a a. K. Mi deziras inkluzivi lian nomon en tiu ĉi eta listo ĉar temas pri unu el miaj preferataj aŭtoroj el la antikveco. La motivo estas, ke Lukretio estis poeto kiu verkis longan poemon, nome De rerum natura, kie li montras sian filozofian sintenon kiel adepto de la atomisma teorio starigita de Demokrito (460-370 a.K:) kaj sekvata i.a. de Epikuro. Jen ekzemplo pri klara racia sinteno de poeto en tempoj antikvaj. 

Post Mezepoko alvenis revolucio

Longa salto tra la jarcentoj estas tiu farenda por alveni ĝis la tri astronomoj kiuj ĉion ŝanĝis rilate la vidpunkton pri la strukturo de la universo. Tie estos trovitaj:

- Nikolas Koperniko, pola matematikisto, kuracisto kaj astronomo kiu re-establis la suncentrisman vidpunkton de Aristarko, asertante ke la centro de la universo ne estas Tero, sed Suno. Tiel la Tero rotacias ĉirkaŭ si mem ĉiutage kaj rondiras ĉirkaŭ la Suno unufoje en ĉiu jaro. Tamen, la unuaj ekzempleroj de lia gravega verko De revolutionibus (1543) alvenis al Koperniko ĵuse antaŭ ties forpaso. Tiel, la gloro -kaj la akraj persekutoj- pro tiuj teorioj estos travivitaj de aliaj aŭtoroj.

- Johano Keplero, germano kiu elmigris al Prago. Tie li publikigis sian libron Mysterium cosmographicum (La kosmografia mistero, 1596), kie li sekvas la teoriojn jam proponatajn de Koperniko. Kepler sendis kopion de tiu ĉi sia unua traktaĵo al sia amiko T. Brahe (dana astronomo loĝanta en Prago) kaj al Galileo. Li daŭrigis sian esplorojn per postaj verkoj, nome Astronomia nova (Nova astronomio, 1609) kaj “Pri la harmonio de la mondo” (1619), ene de kiuj li disvolvas siajn vidpunktojn pri la elipsaj orbitoj de la planedoj, konatajn kiel “la Leĝoj de Keplero”.

- Galileo Galilei (1564-1642) italo naskiĝinta en Pizo. Li estis iu tipa renesanca homo, ĉar li interesiĝis ne nur pri scienco sed ankaŭ pri pentrarto, literaturo kaj muziko. Li reprezentas la plej gravan kaj akran konflikton inter la religia kaj la scienca sintenoj. Galileo reinventis teleskopon, malkovris kvar Jupiterajn satelitojn, la ringojn de Saturno, ktp. En fiziko, li establis la t.n. “leĝon de la libera falo”.

Tutcerte, la listo pri gravaj astronomoj, fizikistoj kaj, ĝenerale, sciencistoj, estus longega, kaj tio ne estas la celo de tiu ĉi humila kaj anekdotema eseo. Tamen, mi almenaŭ volas ke estu menciataj la jenaj gravuloj, kiel tiuj emocie plej ŝatataj de mi: Isaak Neŭtono, Pierre Simon Laplace, Antoine de Lavoisier kaj J. B Lamarck.

Scienco klarigas la mondon...


En aliaj kulturaj areoj, estas mia deziro ke estu cititaj la jenaj:

- Aviceno (980-1037). Origine el Uzbekistano, li estis probable la plej grava klerulo de la araba mezepoka mondo, estante samtempe kuracisto, astronomo, matematikisto kaj poeto.

Averoeso (1126-1198, Kordovo-Marakeŝo). Kuracisto, astronomo. Li kompendiis “Almagesto-n” kaj komentariis Aristotelajn verkojn.

- Ŝi Ŝen (ĉ. 350 a.K.). Ĉina astronomo. Li katalogis ĉirkaŭ 800 stelojn. Direndas ke la ĉinaj astronomoj difinis preskaŭ 300 konstelaciojn, dividitajn en 28 “ĉelojn”, kiuj enhavas la tutan firmamenton. Ni vidos, ke en Okcidento la nombro de konstelacioj ne atingas  la nombron cent. Ne tiom gravas, ĉar fakte konstelacioj estas nur imagaj desegnoj kiuj diferencas en ĉiu kulturo kaj epoko.

- Ŝen Kuo (11a jc). Ankaŭ ĉina, kaj vera homo universalis (t.e. homo kiu pritraktas pri ĉio). Li verkis pri fiziko, astronomio, kartografio, geologio, medicino, muziko, matematiko, statistiko... En lia tre grava verko  Mènxī bǐtán (“Apud la rojo de miaj sonĝoj”) li unuafoje enkondukas la ideon pri magneta kampo, afero pri kiu li multe esploris, kune kun la inventado de nova kompaso. Li ankaŭ elpensis la moveblajn presliterojn, jarcentojn antaŭ la Gutenberga pres-maŝino.

----------

Kial estas tiaj niaj kalendaroj?


Tutcerte, se oni analizas la kalendarojn kiujn ni uzadas kutime, oni povos facile konstati, ke ene de ili aperas diversaj mezuroj  kaj elementoj kiuj devenas el tre malsamaj fontoj. La fina rezulto de la longa kaj miksita procezo estas la preskaŭ absurda (eĉ volapukaĵa) fakto ke ene de unu horo staras 60 minutoj, ke unu tago konsistas el 24 horoj, ke sep tagoj konsistigas unu semajnon, ke la divida rilato inter semajnoj kaj monatoj estas misekzakta, ke unu monato povas havi 28, 30 aŭ 31 tagojn, kaj ke unu jaro konsistas el 12 monatoj... La motivoj estas ke la kalendaroj estis kreataj per la samtempa uzado de sciencaj kaj religiaj elementoj; kaj ke en ĉiu kultura kaj politika areo tiuj elementoj estis malsamaj kaj daŭre evoluantaj. 

Kial dek du monatoj?

Estis la babilonoj kiuj tion establis, laŭ la baza konsidero, ke dek du lunaj cikloj konsistigas preskaŭ la longon de unu jaro (kion ili mem ĝuste fiksis en 365 tagoj). Similan solvon oni aplikis en Sumero, iom antaŭe, kie oni aldonis alian monaton ĉiun kvaran jaron.

Kial 24 horoj kaj 60 minutoj?

Denove estis en Babilonio kie oni establis tiujn mezurojn. Unue temis pri tagoj je 12 horoj, nombro poste duobligita por doni la saman kvanton al noktoj. La kialo pri la 60 minutoj troveblas ĉe la fakto ke babilonoj uzis sesdekuman kalkulan sistemon. 

Kiam la unua kompleta suna kalendaro?

Post diversaj iroj kaj revenoj -meze de kiuj oni alternigis sunajn kaj lunajn mezurojn- fine oni preferis establi iun kompletan laŭsunan jaro-kalkulon. Tre eble tio okazis en Egiptujo, ĉirkaŭ la jaro 1.000 a.K.

Kial sep tagoj en la semajnoj?

Verdire, la koncepto pri semajno estis nesolida tra la antikvaj historiaj jarcentoj. En Egiptujo oni uzis tiaspecan dektagan unuon; en la tempo de Oktavio Aŭgusto, estis sekvata oktaga semajno (nundinae); en Ĉinio oni oscilis inter kvintagaj kaj dektagaj cikloj, pli malpli similaj al nia “semajno”. 

Tamen, fine etendiĝis la neregula koncepto de semajno kiel septaga unuo. La motivoj estis diversaj. Unue, se oni dividas la lunan ciklon per kvar (pro la kvar fazoj), la rezulto estas pli malpli la nombro sep. Aldone, menciendas la influo de la hebrea Biblia rakonto pri la daŭro de la Dia kreado kaj la fina ripoztago. Plie, en multaj civilizacioj oni decidis nomi la tagojn per la nomoj de la sep konataj kaj videblaj astroj: Suno, Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno -kompreneble en ĉiu lingvo kaj regiono oni uzis sian propran nomaron. Kiam la kristanismo estis fine akceptita en la Romia Imperio, la latina vorto septimana etendiĝis en la latinidaj influ-areoj.

La kompleksa rezulto de la tempo kalkulado


La majaa sistemo

La majaoj starigis triopan tempomezuron, ĉiu el kiuj havas fortan religian spuron:

- ciklo de 260 tagoj, sen subdividoj;

- ciklo de 365 tagoj dividitaj je 18 monatoj, je 20 tagoj ĉiumonate. Tio rezultas el la majaa dudekuma nombra sistemo (do, same kiel ĉe la keltoj);

- ciklo de 52 sunaj jaroj, okaze de la tempa koincido de la du antaŭaj kalendaroj. Temas, do, pri siaspeca “jarcento” (kiu nomiĝus “jarkvindekduo”...?)


Ĉe islamaj landoj

Jam konata estas la fakto, ke la islama jaro konsistas el dekduaj monataj jaroj, kiuj enhavas 354-355 tagojn. Pro tio, ke la sistemo estas tute laŭluna, ekzistas ĉiujara manko de tagoj ĝis la kompletigo de la tera rondiro ĉirkaŭ la suno. Tiel, ĉiu 32 gregoria jararo egalas al 33 islamaj jaroj.

Ankaŭ jam konate estas ke la kalkulo de la islama erao komenciĝas memorige al la fuĝo de Mahometo al Medino (nome la heĝiro; fakte, je la nova luno post la 15an de Julio de 622) kiel la unua tago de la erao.

 Ĉe la ĉiutaga vivo, en la islamaj landoj oni sekvas duoblan kalendaron:

- la civila, kiu koincidas kun la tutmonda gregoria. Tie, la nomoj de la monatoj estas similaj al tiuj latinidaj okcidentaj (ekzemple, februaro estas فبراير fibrair, kaj majo estas مايو maju)

- la religia, kie por ekzemplo la naŭa monato estas la tre konata fasta monato Ramadano (رمضان).


Kio ĉe ĉinoj?

La ĉina kalendaro estas miksaĵo de luna kaj suna sistemo. Do, ĉiu jaro havas aŭ 12 aŭ 13 monatojn, cele alĝustigi ambaŭ sistemojn. Pro influo de la okcidenta kalendaro, oni starigis sep-tagajn semajnojn meze de la 17-a jarcento, anstataŭante la antikvajn ciklojn de kvin aŭ dek tagoj, jam menciitajn supre. Kurioze, ke tiuj tagoj estis ankaŭ nomataj per nomoj de planedoj, same kiel en  okcidentaj kulturoj. Tamen, la nuntempaj nomoj de la semajnaj tagoj tute ne rilatas al astroj, krom dimanĉo -por kiu uzeblas aŭ la ideo de suno aŭ tiu de ĉielo.

Estas tutmonde tre konata la fakto, ke en Ĉinio oni havas ciklojn de dek du jaroj, konatajn kiel la “ĉina zodiako”, kvankam ĝi tute ne rilatas al la steloj. La origino estas tute legenda, en rakonto kie la Imperiestro de la Jado (aŭ eble temis pri Budhao...?) alvokis la bestojn de la regno por krei sian propran gvardion. Unue alvenis la rato, poste la bovo... tiam la drako... kaj fine la hundo kaj la porko. Kuriozaĵo estas, ke en kelkaj aziaj regionoj oni aliigas la besto-liston; tiel en Vjetnamio la kvara jaro ne estas tiu de la kuniklo, sed tiu de la kato -kiu ne ekzistas en Ĉina zodiako...



La franca revolucia kalendaro

Ekde la 22a de septembro de 1792, en la revolucia Francio oni komencis uzi sian propran novan kalendaron, kaj tiu menciita tago estis nomita kiel la unua tago de la monato Vendimiaro de la una jaro de la nova epoko. Laŭ tiu nova kalendaro, ĉiu semajno havas dek tagojn, la jaro konsistas el dek du monatoj je 30 tagoj ĉiu el ili, krom kvin finaj festaj tagoj por alĝustigi la sunan jaron. Oni ankaŭ establis, ke la tagoj havos nur dek horojn, kvankam post kelkaj jaroj -pro maladaptiĝado de la loĝantaro- oni devis reveni al la malnova sistemo de la 24 horoj ĉiutagaj. 

Direndas ke, iom simile al tio kio okazas en la kristana kalendaro (kie ĉiu tago de la jaro estas dediĉita al iu sanktulo), en la respublika kalendaro, ĉiu tago estis dediĉita al iu besto, mineralo, planto aŭ porlabora ilo.

Pro diversaj motivoj, la respublika kalendaro estis abolita la unuan de januaro de 1805.

Alegorio de la revolucia monato Fructidor


Kaj jen ni jam alvenis ĝis la fino de tiu ĉi dua parto de la eseo “Pri diaĵoj kaj homaĵoj”. Aliaj aldonendaj detaloj pri la kalendaroj (kiel, ekzemple, tiu pri la kalkulo de la jaro de la mondo aŭ de la jaro de la homara historio, alinome Annus Mundi, Annus Domini) estos elmontritaj en la tria ĉapitro, kiu estas precipe dediĉita al la alveno kaj disvastiĝo de kristanismo.

----------------------------------------------------------------------------------------------------







No hay comentarios:

Publicar un comentario