monda lingvo

monda lingvo

domingo, 29 de agosto de 2021

 Skleroto kaj sklerozo: etimologio helpu min.

  Mi ege ŝatas legi librojn pri sciencoj; kaj samtempe, mi ŝategas etimologiaĵojn. Kelkfoje, okazas ke unu el tiuj lerno-objektoj helpas la alian por pli bone kompreni la tuton. Tio okazis al mi antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi renkontis, tuthazarde, la vortojn sklerozo kaj skleroto. Helpe de PIV kaj de aliaj fontoj, ni vidu kion ili signifas: 




- sklerozo: malsano okazigita de malmoliĝo de organo aŭ histo pro primultiĝo kaj plidensiĝo de kolageno...

- skleroto: okulblanko; membrano kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo...




  Tuj poste, mi vidis ke PIV inkludas ankaŭ la adjektivon sklera, kaj tie legeblas la jenon:
 
- sklera: 1(se paroli pri histo) dikiĝintaj kaj fibreca. 2 (se paroli pri ĉelo) havanta tre dikan muron tute ligneciĝintan. Pli sube, vortoj kiel multobla sklerozo, arteriosklerozo, ktp estas ankaŭ havigitaj. 
  
  Kaj mi demandis al mi la jenon: kia rilato povas ekzisti inter la blanka parto de okuloj kaj tiu grava malsano kiuj afekcias diversajn korpajn organojn?

   Post iom da serĉado kaj esplorado tra diversaj vortaroj, mi alvenis al la konkludo ke ambaŭ vortoj devenas el la sama greka radiko. Kaj jen, mi eklernis ke la antikva greka adjektivo σκληρος- ά- όν (elp. /skleros- a- on/) signifas “malmola”, “dura”. Kaj la solvo kuŝas tie. Ĉar skleroto estas malmola parto de la okulo, pro tio ke ĝi devas protekti ĝin fronte al eksteraj elementoj. Kaj la malsano sklerozo originas el la malmoliĝo de histo, kutime pro manko de mjelino. 

   Konkludo: fakoj kiuj -unuavide kaj ŝajne- estas tre malsamaj (kiel scienco kaj etimologio) ofte komplementas sin reciproke. Feliĉe...

 

2 comentarios: