monda lingvo

monda lingvo

sábado, 28 de agosto de 2021

 BAZA HISTOLOGIO POR ĈIUJ


(Ĉefa celo: diskonigi interesajn bazajn nociojn al ne-sciencemuloj)


   Histo estas aro de ĉeloj kiuj havas la saman organisman funkcion. La vorto devenas el la antikva greka vorto ἰστός, kiu tradukeblas kiel “teksaĵo”. Ni diru ke kaj animaloj kaj vegetaĵoj konsistas el histoj. Histologio estas la scienco kiu studas pri histoj. Unuafoje estis tiu ĉi vorto uzata komence de la 19-a jarcento, fare de la germana sciencisto Carl Mayer.

 Ni fokusiĝu nur al animalaj histoj, ĉar tiuj vegetaĵaj bezonas apartan studadon. Sciite, ke ĉiu aŭtoro -kaj ĉiu persono- havas sian propran manieron klasifiki aferojn, mi sekvos la mian preferatan, bazitan sur tiu lernita dum miaj junaj studoj, dum la 80-aj jaroj.



  Ĉiu vivanta estaĵo konsistas el ĉeloj. Por formi histojn (t.e. teksaĵojn), foje tiuj ĉeloj kuniĝas unuj apud la aliaj, sen apartaj  substancoj inter ili. Alifoje, okazas ke inter ĉeloj ekzistas diversaj specoj de substancoj. 

  Aldone, foje okazas ke la formoj de la ĉeloj apenaŭ sanĝiĝas kaj, male, alifoje tiuj formoj ege modifiĝas. Surbaze de tiuj du kriterioj, ni prezentos la diversajn histajn tipojn, arigante ilin en tri ĉefajn grupojn. Ni vidu.

A) Kiam simplaj ĉeloj apenaŭ transformiĝas formante histojn kaj ili unuiĝas rekte, sen interaj substancoj, oni nomas tiun histon epitelio. Tiu epitelio kovras la eksteran korpan surfacon (epidermo, haŭto) kaj la membranojn de internaj organoj, kiel, ekzemple, tiuj de intestinoj kaj de la pulmaj alveoloj. Tamen, en la kazo de tiuj internaj organoj, oni prefere nomas tiun histon endotelio. Tiu endotelio aspektas mukoze.

  En la kazo de korpaj glandoj (pankreato, hipofizo, tiroido, ktp), direndas ke la epitelioj kiuj ilin kovras inkluzivas apartajn ĉelojn, specialigitajn por sekrecioj. Glandoj estas ankaŭ kovritaj de konektiva histo (vidu malsupren).

Jen priepitelia desegno


B) Kiam ĉeloj apenaŭ transformiĝas kreante histojn, sed inter ili ekzistas interĉelaj substancoj, oni devas distingi la tipojn, konsiderante ĉu tiu substanco estas likva, duonlikva aŭ solida. Do:

1.- Histoj kie aperas likva interĉela substanco: sanga histaro kaj limfa histaro.

a) La sangaj histoj ekzistas nur ĉe vertebraj animaloj, kaj ili enhavas tri malsamajn specojn de ĉeloj, kiu flosas ene de likva substanco kiu nomiĝas plasmo:

- hematioj (aŭ ruĝaj globuloj), kiuj enhavas substancon nomatan hemoglobino. La tasko de tiuj hematioj estas transporti la enspiratan oksigenon tra la tuta korpo.

- leŭkocitoj (aŭ blankaj globuloj), kiuj aspektas kiel ameboj, kaj kies ĉefa tasko estas detrui fremdajn partiklojn, supozatajn damaĝaj por la organismo.

- trombocitoj, kiuj posedas la propecon ariĝi kaj akumuliĝi ĉe ĉiu ajn rompiĝo aŭ fendo kiuj eventuale okazos en la sangoportantaj vaskuloj. Tiuj rapidaj reagoj faros ke sango koaguliĝos kaj ŝtopiĝos vundoj.

b) La limfa histaro enhavas nur leŭkocitojn. Ni memorigu tion, ke la limfa sistemo utilas al la forigado de infektoj kaj al la daŭrigado de ekvilibro inter la diversaj korpaj likvoj. Ĝustedirite, limfo mem temas pri likvo konsistanta el akvo, lipidoj kaj proteinoj, kaj ĝi transportas diversajn substancojn tra la organismo.

2.- Histoj kie troveblas interĉelaj duonlikvaj substancoj: kunigaj histoj kaj adipaj histoj.

a) Ĉe la kunigaj histaĵoj (kiuj ankaŭ nomeblas konektivaj histaĵoj) tiu semilikva substanco nomiĝas kolageno, kiu estas proteino kiu utilas por “kunigi” histojn inter si. Kolageno tre abundas tra diversaj korpo-partoj, kiel ĉe kartilagoj, tendenoj, ligamentoj, muskoloj kaj haŭtaĵoj. Aldonendas, ke kunigaj histoj troviĝas abunde en esencaj organoj kiel renoj, hepato kaj kora perikardio. Ni aldonu, ke kolageno boligita fariĝas manĝebla gelateno.

b) Adipaj histoj ankaŭ konsistas ĉefe el kolageno. La precipa trajto de adipaj histoj estas ke ili enhavas grasaĵojn, kiuj utilas kiel kusenetoj fronte al kolizioj, froto-vundetoj, ktp. Ĝi ankaŭ utilas por amasigi la ekscesajn nutraĵojn (transformitajn en grasojn), kaze ke la korpo povos utiligi ilin, se necese. Ni diru ke la vorto adipo kaj ties derivaĵoj devenas el la latina vorto adips-ipis, kaj rilatas al la greka vorto λίπος, kies signifoj estas "graso".


Ĉestomaka histaĵara bildo
                   

3.- En la kazo de solida interĉela substanco, estas tri malsamaj tipoj de histoj: kartilaga, osta kaj denta.

a) En la kazo de la kartilaga histo, la interĉela substanco nomiĝas kondro, kaj ĝi ege similas al la ĵus vidita kolageno.

b) La osta histo estas iom pli komplika, kaj ties baza substanco nomiĝas osteino. Kune kun la kartilaga, la osta histo konsistigas la skeleton de vertebruloj.

c) La denta histo konsistas el substanco nomata dentino, kiu temas fakte pri eburo. Dentino montriĝas tegita de cemento sur la dentaj radikoj kaj de emajlo sur la dento- kronoj. 


C) Fine, ni vidu la histojn kies ĉeloj ege transformiĝas: muskolajn kaj nervajn histojn.

1.- Muskolaj histoj konsistas el longaj kaj tre kontrahiĝemaj ĉeloj, kiuj nomiĝas muskolaj fibroj. Kutime ili konsistigas faskojn aŭ paketojn, pere de kiuj muskoloj estas formitaj, kaj kiuj utilas por diversaj movo-kapabloj. La muskola histo de la koro nomiĝas miokardio kaj, kompreneble, ĝi plenumas specialan taskon.

2.- Rilate al nervaj histoj, direndas ke ili konsistas el ĉeloj ekipitaj de grandaj irito-kapablo kaj ekscitebleco. Nervaj ĉeloj (kiuj ankaŭ nomiĝas neŭronoj) kondukas nervajn mesaĝojn (nome, impulsojn) ekde la cerbo kaj la spina mjelo ĝis la diversaj partoj de la korpo.

   Ene de tiuj  nervaj ĉeloj, krom iliaj nukleoj, troviĝas aliaj menciindaj organetoj kaj realaĵoj, nome:

a) Dendritoj, kiuj estas disbranĉaĵoj ĉirkaŭ la ĉela korpo. Dendritoj al- kaj elkondukas nervoimpulsojn inter malsamaj neŭronoj.

b) Aksonoj, kiuj pere de longaj filamentoj kondukas nervoimpulsojn al muskoloj.

c) Sinapso estas la nomo de la kontaktoj (aŭ ankaŭ de la kontakto-lokoj) kiuj okazas :

- aŭ inter la ekstremaĵoj de du neŭronoj;
- aŭ inter iu nervoĉelo kaj la senso-ĉeloj de muskoloj aŭ glandoj.

d) Mjelino estas la nombro de substanco kiu tegas nervo-fibrojn. 

  Pere de la funkciado de tiuj nervaj fibroj kaj organetoj, estas transdonitaj sensacoj kaj ekscitaĵoj kiuj okazigas en la organismo diverstipajn reagojn kaj reakciojn, kiel movojn kaj sekreciojn. 


Desegno montranta nervoĉelon: kerno, dendritoj kaj aksonoj videblas













 














2 comentarios:

  1. indaj je laŭdoj (kaj gratulindaj) ĉiuj sciencaj verkoj... plej agrable se ili estas en nia kara lingvo... Mi esperas ke la reto faciligu tiun entreprenon, Antaŭen, karaj !!!

    ResponderEliminar