monda lingvo

monda lingvo

domingo, 10 de julio de 2022

Ni renkontiĝos

Tiu ĉi artikolo estos tre simpla. Temas pri omaĝeto al unu el miaj plej ŝatataj esperanto-kantoj, kiu estas ege taŭga por plurvoĉa ĥora kantado. La teksto esprimas la senton de homoj kiu, partopreninte iun kongreson, devas disiĝi, sed ili havas en la koro la deziron baldaŭ -kiel eble plej baldaŭ- renkontiĝi...

Sube mi almetas ligilon al belega video farita de iu samideano antaŭ multaj jaroj. Tre eble, nur ĝin aŭskultante, oni ne bezonos aldonan helpon por ĝin konvene kanti. Malgraŭ tio, mi denove pretigis solfeĝan liniaron. Mia permana notacio nur montras la unuan strofon, pro tio, ke la restantaj uzas la samajn notojn. La du unuaj taktoj estas silentaj por voĉoj (certe, eblas simpla enkonduko per iu instrumento); sed la kanto komenciĝas je la tria takto. 

Fine, direndas ke, verdire, mi scias preskaŭ nenion pri la aŭtoroj de tiu ĉi belega kanto. Sed mi ege dankas al ili pro tia mirindaĵo. Estas ja ili kiuj meritas laŭdon.


Foto farita dum la Internacia Junulara Kongreso de 1961, en suda Britio

---------------------------------------------------------

Teksto

- Post multaj jaroj renkontiĝos ni,

Kiam ĉi tempo estos histori',

Kiam la nunaj tagoj pasos for.

Do, kion fari... Sed ne plendas mia kor'.

ĉar kune...

- Ni renkontiĝos en amika rond',
Kaj rememoroj -- kiel varma ond'.
Kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror',
Niaj tendaraj kantoj -- ĝojo kaj dolor'.

mi kredas...

- Vento kruela ne disigos nin.
Ja en batalo venkas la obstin'.
Ja geamikoj en la tuta mond'
Estas plej vera en la vivo firma font'.

do, scie...


- Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Fruaj hirundoj venos kun printemp',
Suno unua kaj unua flor'
Novan inspiron vekos en amika kor'.

do, certe...

- Ni renkontiĝos en amika rond',
Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Ni renkontiĝos...

---------------------------------------------------------


- Jen la permana notacio:



 


No hay comentarios:

Publicar un comentario