monda lingvo

monda lingvo

sábado, 2 de julio de 2022

 Lluis Llach: multe pli ol trobadoro

(Noto: Kvankam temas ja pri neebla tasko, mi provos resumi la longan karieron de Llach en kelkajn punktojn. Fine de la artikolo, mi prezentos mian esperantigon de unu el la kantoj de Llach, kiun mi plej ŝatas: Abril 74)

La unuan fojon kiam mi aŭskultis la muzikon de Lluis LLach (pron. proks: /juis jak/), mi tuj komprenis ke la kreitaĵoj de tiu artisto akompanos min dum la resto de mia vivo. Tio okazis en la jaro 1990. Kaj mi pravis.

La precipa celo de tiu ĉi artikolo estas iom diskonigi la figuron de tiu elstara homo en la esperantan medion. Tre eble, neniu ajn alia kataluno pli profunde esprimis la identecon kaj la esenco de sia regiono, de sia lando. Dum pli ol duona jarcento, Lluis Llach estadas impresa kantisto, muzikisto, komponisto, poeto, romano-verkisto... Jam maljunaĝe, li ankaŭ eniris la politikan kampon kiel ano de la kataluna Parlamento dum kelkaj jaroj. Tio eble ne plaĉis al ĉiuj liaj sekvantoj, sed tio neniel makulos sian grandegan artan talenton.

Jen mia resumo:

1.- Lluis Llach i Grande naskiĝis en Girono (katalune, pron: /ĵirona/) en 1948. La familia politika kaj ideologia etoso estis ja konservativa; eĉ pli, temis fakte pri familio subtenanta la reĝimon de la Generalo Franco, tiutempa diktatoro en Hispanio. La juna Lluis iom post iom tion komprenis, sed baldaŭe li komencis marki sian propran vojon kaj li estos rezoluta kaj daŭra batalanto favore al la socialaj rajtoj kaj al la kulturaj rajtoj de Katalunio. Plurfoje li estos enkarcerigita kaj ekzilita pro tiuj siaj ideoj.

2.- De tre juna aĝo, Lluis komencis lerni muzikon. Solfeĝo, gitaro, piano, kanto... tio ĉio iĝis la ĉefa vojo kiun li sekvis. Ankoraŭ tre juna, li eniros la muzikajn kaj intelektajn tiujtempajn katalunajn movadojn, la t.n. Els Setze Jutges ("La Dek Ses Juĝistoj", nomo kiu, fakte, estas kataluna langotordilo) kaj la Nova Cançó ("La Nova Kanto"). Li debutis sursceneje en 1967. Sia unua albumo estis publikigita en 1969, kvankam en tiu momento li estis jam tre fama artisto en sia regiono.

3.- En 1968, li komponis sian plej konatan kanton, nome L'Estaca ("La Paliso"). Tiu ĉi kanto rapide iĝis himno kontraŭ la frankisma diktaturo. Kaj, multajn jarojn poste, L'Estaca estos uzata kiel himno de diversaj tutmondaj movadoj: pola sindikato, franca rugbea teamo, Tunizia printempa revolucio...

4.- Meze kaj fine de la 70-aj jaroj, Llach surbendigis kaj publikigis siajn plej gravajn komponaĵojn kaj diskojn, almenaŭ el la historia, kritika, kaj vendokvanta vidpunktoj. Muzike, li montriĝas tute diverstalenta homo, navigante meze de tiaj diferencaj stiloj kiaj protesto-kanto, renesancaj etosoj, ĵazo, klasika muziko, simfonia roko, popmuziko, regionaj tradiciaj radikoj... 

Tiel, indas mencii la jenajn diskojn: Viatge a Itaca ("Vojaĝo al Itako"), Gener 1976 ("Januaro 1976"), Campanades a Morts ("Sonorilbatoj al Mortintoj"), Somniem ("Ni Sonĝu"), kaj Verges 50 (memore al Verges, sia infana vilaĝo, dum la jaroj 50-aj). En Campanades a Morts, li eĉ montriĝas elstara voĉa baritono. 

5.- En 1985 li ludas en la futbalejo Camp Nou antaŭ ĉirkaŭ 100.000 homoj. Temas pri alia lia rekorda nombro, ĉar jam dum la antaŭa jardeko li ludis en gravaj scenejoj (ekz. plurfoje ĉe la Pariza Olympia) kaj antaŭ grandaj kvantoj da spektantoj. Pri la disko-vendado, ni diru nur ke kelkaj liaj diskoj vendiĝis en nombroj superaj al 200.000. Por pli bone kompreni kiel grandaj estas tiuj datumoj, oni pensu ke temas pri muziko kantata en regiona lingvo, foje persekutita. Kaj, direndas ke tiu lingva uzado ne malhelpis, ke LLach atingis multajn internaciajn premiojn en dekoj da landoj, ene kaj ekstere de Eŭropo.



6.- Entute, Llach publikigis ĉirkaŭ 35 albumojn, inkluzive de surscenejan registraĵojn el kiuj menciendas almenaŭ la du jenaj: Junts ("Kunaj") en 2003, farita kun la eminenta kataluna tenoro Josep Carreras; kaj Poetes ("Poetoj") en 2004, kie li interpretas, kune kun grandega muzika ensemblo, kelkajn kantojn kies tekstoj estas fakte poemoj de gravaj katalun-lingvaj poetoj.  

7.- Lluis Llach retiriĝis de la muzika medio en 2007, okaze de la 40-a datreveno de sia unuafoja publika ludado. Tamen, poste, de tempo al tempo, li kunlaboras kun kelkaj etaj muzikaj projektoj. Aldone, dum tiuj pasintaj jaroj, Llach pasigas longajn periodojn en Senegalo, kie li subtenas kelkajn projektojn por la edukado de infanoj kaj diversajn iniciatojn pri fiŝkatado por la tiej komunumoj.

8.- Kompreneble, tra sia longa artista vivo, Llach konatiĝis kun multaj homoj el la artista medio. Ni menciu almenaŭ la du jenajn:

Laura Almerich (1940 - 2019), gitaristino kiu akompanis lin de la fino de 1969 ĝis la retiriĝo de Llach en 2007. Ilia rilato estis ne nur profesia, sed ankaŭ amika. Unu el la plej famaj kreitaĵoj de Llach titoliĝas Laura (1977) kaj estas dediĉita al ŝi.

Lluis Llach kaj Laura Almerich


- Miquel Martí i Pol (1929 - 2003), poeto, verkisto kaj tradukisto. Ekde 1982 ambaŭ kunlaboris en diversaj projektoj, sekve de kiuj Llach muzikigis multajn poemojn de Martí i Pol.

9.- Kaj fine, jen mia omaĝeto al Lluis Llach, kun la humila intenco iamaniere rilatigi lin al Esperanto. Tial, mi decidis esperantigi unu el liaj kantoj. Post iom da pripensado, mi elektis Abril 74. Temas pri tre bela -preskaŭ harhirtiga- himno dediĉita al la portugala Revolucio de la Diantoj (1974). Kiel sciate, nenia ajn traduko estas "perfekta". Kiel kutime en la tradukado de poezio, mi tute celis respekti la sencon de la frazojn kvankam, foje, la neceso enkadrigi la silabojn ene de ĉiu frazo devigis min enmeti iun etan modifon. Licenco de tradukisto...

La kanto, kiu sekvas faduan etoson, estas facile kaj ĝojige kantebla, kaj de unu sola voĉo, kaj de tuta ĥoro. Ni kantu ĝin. 


Dorsa kovrilo de Gener 76


Mi mem, permane, pretigis solfeĝajn liniarojn, kie mi submetas la tekston laŭ la muzikaj notoj. Mi preferis tiun permanan laboron al iu disponebla perkomputila cifereca versio. Temas nur pri persona okulumo al tiuj tempoj kiam homoj skribis per (glob)krajonoj kaj papero...

Dankon al ĉiuj.

-----------------------------------------------

Aprile 74


-Kunular', se vi scias

kie dormas la luno blanka

diru al ŝi, ke mi ŝin volas

sed ke mi ne alvenos

ĉar ankoraŭ estas batal'


- kunular se vi konas

la neston de l' sireno

tie meze de la mar'

mi ŝin viziti emus

sed ankoraŭ estas batal'


kaj se malgaja sort'

faligas min surteren 

alportendas mia kantar'

kaj ruĝa flor-bukedo 

al tiu vera mia am'

se venkas ni en batal'


- konas vi, la neston de l' sireno

tie meze de la mar'

mi ŝin viziti emus

sed ankoraŭ estas batal'


- kunular' se vi sopiras la liberajn printempojn

iri volas mi kun vi

ĉar ja por ili ĝui

jen soldatiĝis mi


kaj se malgaja sort'

faligas min surteren 

alportendas mia kantar'

kaj ruĝa flor-bukedo 

al tiu vera mia am'

kiam venkos ni en batal'




Apendicoj:

- Filmeto per kiu mi klarigas kiel kanti tiun kanton...https://www.youtube.com/watch?v=08MEIwpfzGA

- Originala versio: https://www.youtube.com/watch?v=Jptmz2svi5g









No hay comentarios:

Publicar un comentario