monda lingvo

monda lingvo

lunes, 28 de marzo de 2022

  (Daŭrigo)

 VÖDASBUK STABIK

. BAZA VORTARO

. BAZALA VORTOLIBRO

lipu lili toki 


VOLAPÜK / ESPERANTO / IDOLINGUO/ toki pona



Ninäd / Enhavo / Kontenajo / jo lipu

Dua parto


7. Adjektivoj
8. Adverboj
9. Prepozicioj
10. Konjunkcioj
11. Gramatikoj
sekcioj: Volapuka, idolingva, tokipona

------------------------------------------------------------------

7.- ladyeks / adjektivoj / adjektivi

. gudik / bona / bona / pona
. badik / malbona, mava / mala / ike

. fasilik / facila / facila / pona pali
. fikulik / malfacila / desfacila / ike pali

. gretik / granda / granda / suli
. smalik / malgranda / mikra / lili

. nulik / nova / nova / sin
. bäldik / malnova / anciena

. yunik / juna / yuna / sin
. vönik / maljuna, olda / olda

. nulädik / moderna / moderna
. vönik / antikva / antiqua


. stabik / baza / bazala

. saidik, sätik / sufiĉa / sata, suficanta

. fredik / feliĉa / felica
. lügik / malgaja / trista

. hitik / varma / varma / seli
. koldik / frida / kolda / lete

. vifik / rapida / rapida 

. nitedik / interesa / interesanta

. lienetik / freneza / fola / nasa
. bisarik / stranga / stranja / nasa
. foginik / fremda / stranjera, stranja
. nomik / normala / normala

. sagatik / inteligenta / inteligenta
. klaunöfik / stulta / stulta / nasa

. veratik, velatik / vera / vera
. lugik / malvera, mensoga / falsa, mentia

. frutik / utila / utila
. nefrutik / neutila / neutila

. faemik / malsata / hungroza
. soafik / soifa / durstoza

. jönik / bela / bela / pona
. plidik / agrabla / agreabla / pona

. bevünetik / internacia / internaciona

. difik / malsama / diferanta / ante
. leigik / sama, egala / simila, egala / sama
. votik / alia / altra / anu ante

. blümik / preta / pronta
. nuik / aktuala, nuna / nuna

. riskädik / danĝera / danjeroza

. köls / koloroj / kolori / kule:

. viet(ik) / blanka / blanka / walo
. bläg(ik) / nigra / nigra / pimeja
. grün(ik) / verda / verda / laso
. red(ik) / ruĝa / reda / loje
. yelov(ik) / flava / flava / jelo
. blöv(ik) / blua / blua / laso 
. braun(ik) / bruna / bruna



8.- ladvärbs / adverboj / adverbi

* kitimo? / kiam? / kande? /tenpo seme?

. adelo, ädelo, odelo
hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ 
. hodie, hiere, morge
. tenpo ni, tenpo pini, tenpo kama

    
. ai, neai, ömna
ĉiam, neniam, (kelk)foje
. sempre, nultempe, kelkafoye

. suvo, ofen/ ofte / ofte
. ya / jam / ja
. nu / nun / nun / tenpo ni
. nog / ankoraŭ / ankore


kiöpo? / kie? / ube? / tomo seme?

. deto, nedeto, zäniko 
. dekstre, maldekstre, centre
. dextre, sinistre, centre

. is, us ĉi tie, tie / hike, ibe / tomo ni


 * kimödo? / kiom? / quante? / mute seme?

. vemo / tre / tre
. mödiko / multe / multe / mute
. te / nur / nur
. ti / preskaŭ / preske
. i, id / ankaŭ / anke / kin, a
. tu, tu mödiko / tro, tro multe / tro, tro multe

. plu / pli, plu / plu
. neplu, läs / malpli min

. plü... plü...
ju pli... des pli...
quante plu... tante plu


* lio? / kiel? / quale? / pona, ike seme?


. gudiko / bone / bone / pona
. badiko / malbone, mave / male / ike
. kobo / kune / kune / kan*, poka
. igo / / mem 
. ba / eble / forsan


9.- präpods / prepozicioj / prepozicioni

. ko / kun / kun
. nen / sen / sen
. medü /per, pere de / per
. dö / pri / pri
. fa / de, fare de / da 

. lü / al / a, ad / tawa
. bif, fo / antaŭ, fronte / ante, avan / sinpin
. po, post / malantaŭ, poste / pos / monsi
. bevü / inter / inter
. in / en / en / lon
. nin(ik)o / interne / interne / insa
. plödü / ekster / exter, ek 
. love / trans / trans



10.- konyuns e rets / konjunkcioj, ktp / konjuncioni, etp

. ab, sod / sed / ma / taso
. ye / tamen / tamen / taso
. do / kvankam / quankam

. nü / nun kiamnun kande
. du / dum / dum

. e(d) /kaj / e(d) / en
. if / se / se
. u(d) /  / o(d) / anu

. bi / ĉar, tial, pro tio ke / pro ke, nam
. dat / por ke , cele / por ke, vize
. sikod / do, tial / do, tale

------------------------

. ekö / jen / yen
. vi! / ve! / ve!
. stopö! / haltu! / haltez!
. fümö / kompreneble / to esas, komprenende
. seilö!, takedö!/ silentu! / tacez!
. pidö! / pardonon! / me regretas!

. e rets / kaj tiel plu / e tale pluse





________________________________________________________________


11.- gramats / gramatikoj / gramatiki 

a) pri Volapük

 Laŭvice kaj laŭkampe, mi komentos kelkajn trajtojn de la volapuka gramatiko per skema prezentado, uzante ekzemplojn pli ol detalemajn eksplikojn.

* Pri la deveno de la radikoj, direndas ke Volapuko estas ĉefe kaj kun maloftaj esceptoj (same kiel E-o, IL kaj tp) aposteriora lingvo. Kaj tio, eĉ se oni akeptas ke tre ofte estas malfacile diveni la originajn devenojn de la vortoj. Direndas, ke Schleyer decidis ke, laŭeble, ĉiuj radikoj estos unusilabaj, kaj ke ili komenciĝos kaj finiĝos per konsonantoj. Aldone, pro tio ke li preferis ne uzi la literon “r”, tre ofte ĝi estas anstataŭigita per “l”. Ni vidu:

. bel (el la germana “berg”) = monto
. log (el ĝermandevenaj “auge”, “oog” ktp )= okulo
. koap (latine “corpus”, ktp) = korpo

*Jen ekzemplo pri kiel formi sustantivojn, adjektivojn, adverbojn kaj verbojn disde iu radiko. Ni prenu la radikon dren = larmo:

. dren = larmo
. drenik = larma
. dreniko = larme
. drenön = larmi, plori
. drenükön = larmigi, plorigi


La kutima fraz-ordo estas subjekto - verbo - objekto. La adjektivoj ne estas deklinaciitaj kaj ne akceptas pluralan formon. Aldone, ili situas ĉiam post la substantivoj. Jen ekzemplo: 

. brod obik eremom floris jönik = mia frato aĉetis belajn florojn

* La deklinacio de Vp estas pli komplika ol tiu de E-o, kaj iom simila al tiu de la germana lingvo. Ĝi ne aplikiĝas al adjektivoj, sed nur al substantivoj. Ni vidu kiel deklinacii la vorton vol (=mondo), singulare kaj plurale:

nominativo: vol; vols
akuzativo; voli; volis
genitivo: vola; volas
dativo; vole; voles
vokativo: o, vol; o, vols

Ĉiu infinitivo finiĝas per ön, kiu estas aldonita al la radiko. Por la finitivaj konjugacioj, oni forigas tiun finaĵon kaj, sialoke, oni metu la respektivajn pronomojn. La fina rezulto estas ja iom nekutima. Por alveni al la diversaj verbaj tensoj kaj modoj (paseo, futuro, imperativo, ktp) oni aldonu variajn afiksojn, foje antaŭe, foj poste. Mi nur montros kelkajn tensojn, ĉar la volapuka verba sistema estas ege kompleksa, eĉ post la diversaj simpligadoj efektivigitaj sur la lingvo.    Ni vidu:

spikön (spik-ön) = paroli
spikob (spik-ob) = mi parolas
spikol (spik-ol) = vi parolas
äspikob (ä-spik-ol) = mi parolis
ospikom (o-spik-om) = li parolos
spikolöd! (spik-ol-öd) = vi parolu!

* En Volapuko ne estas io tia kia la regula tabelvortaro. Certe, oni povus formi ion similan, sed sen la logiko de la Esperanta. Tio ege komplikas la lernadon de tiuj vortoj. Ankaŭ okazas, ke kelkaj formoj akceptas genrojn kaj eĉ la disingon abstrakta/ konkreta. Aldone, en Vp multaj el tiaj vortoj estas apartaj, kiam ili estas uzataj kiel konjunkcioj aŭ por rilativaj frazoj. Ni vidu:

. kim, kif binol? = kiu -vira, ina- vi estas?
. man kel slipom... = la viro kiu dormas...

. kitimo? = kiam?
. del ven ekömöm... = la tago kiam li venis...

. kiöpo? = kie?
. neseimo = nenie

* Same kiel E-o, Vp estas aglutina lingvo. Do, ĝi uzas afiksojn por krei novajn vortojn. La nombro de afiksoj en la definitiva Vp estas ĉirkaŭ 120, krom la apartaj “sciencaj afiksoj” (do, trioble ol la E-a nombro!). Ni vidu nur kelkajn ekzemplojn: 

kelkaj prefiksoj: (foyümots anik)

. al- = ĉiu  : del = tago; aldelik (al + del + ik) = ĉiutaga

. ge- = re: gegivon = redoni

. hi- = vir-genra  : pul = knabo; hipul (hi + pul) = vira knabo

. ji- = in-genra : jupul (ji + pul) = knabino

. le- = eg : dom= domo; ledom = palaco; lefat = avo

. lu- = aĉ, et : ludom (lu+dom) = domaĉo;
                     lufat (lu+fat) = duonpatro

. mi = mal-, fi- -aĉ: mikonfid = malfido

. ne = ne, mal : ai = ĉiam; neai = neniam
            deto = dekstre; nedeto = maldekstre

. nü = enmovo : nügolön = eniri

. ru = antikva, pra- : rutim = pratempo, prahistorio


kelkaj sufiksoj: (poyümots anik)

. - ab = indeco, igeco: hetab = malamindeco

. - äb = persono ricevanta aŭ suferanta: drefäb= viktimo

. - ad = eco (universalal konkretiĝo)

. - äd = -aĵ- : bumäd = konstruaĵo; jenäd = okazaĵo

. - am = -ado: penam = skribado

. - äl = mensa: tikäl = menso; tikälim = raciismo

. - av = scienco: kalkulav = aritmatiko

. - ät = eco (abstrakta nocio): kobät = solidareco

. - an = isto, ano: tidan = instruisto; Spanyänan = hispaniano

. - bu = prefere al: buön = preferi

. - ed = konkretigo: pened = letero

. - ef = aro de homoj: menef = homaro

. - em = aro de aĵoj: tridem = ŝtuparo

. - el = faristo: bodel = panbakisto

. - id = . orda numeralo: balid = unua
            . por reversi ordon: pönön = puni; pönidön = suferi
            . izi: lektinidön = elektrizi

. - ik = adjektivigo: gudik = bona

. - ik(ön) = iĝi: bäldikön =  maljuniĝi

. - il = -et-: dogil =  hundeto, hundĉjo

. - ük(ön) = igi: redükön = ruĝigi

. - ül = ido: dogül = hundido

. - um = komparativo: gudikum ka ob = pli bona ol mi

. - ün = superlativo: gudikün zifa = plej bona de la urbo

. - na = foje: telna = dufoje

. - od = konkretiĝo: magod = bildo; nulod = novaĵo (nulön = sciigi)

. - ot = konkretiĝo pli solida: magot = statuo

. - ov = ebleco: fidov = manĝebleco; fidovik = manĝebla

. - öf = eco: manöf = vireco; flenöf = amikeco


----------------------------------------------

b) pri Idolinguo

  Male al tiu de Volapuko, la idolingva gramatiko estas sufiĉe simila al tiu de E-o. Do, ni rimarku nur kelkajn trajtojn:

* kial jam vidite tra la supra vortaro, la leksiko estas ege simila al tiu de E-o (ĉirkaŭ 70 procento tute aŭ preskaŭ egalas). Idistoj decidis anstataŭigi kelkajn vortojn pro diversaj kialoj: pro forigo de ĉapelitaj vortoj, pro pli “naturalisma” aliro, pro pli granda precizigo, ktp. 

* Pro la (tiom dezirata) manko de akuzativo, la fraz-ordo estas devige ĉiam la sama: SVO. Tamen, kiam - pro iu ajn kialo- oni deziras modifi tiun ordon, oni almetu la finaĵon “N” por indiki la akuzativon.
  
* La vorto-finaĵoj estas preskaŭ la samaj kiel en E-o: a por adjektivoj, e por adverboj, as por prezencaj tensoj, ktp. Tamen, direndas ke:

la pluralaj formoj finiĝas per -i, forigante la finan o de la singulara formo. Do, amiki = amikoj
- la infinitivo havas tri eblecojn (ekz: dormar, dormir, dormor); 
- la volitivo finiĝas per ez (dormez!); 
- oni aldonas la eblecon de verbaj “sekundaraj tensoj” per la afikso -ab. Ekzemploj: me dormabas =mi estis dormanta; me dormabos: mi estos dormanta, ktp

* La tabel-vortoj estis forigitaj kaj anstataŭigitaj per vortoj pli “naturalismaj”. Mi nur donos la jenajn ekzemplojn: kande, lore, olim, sempre, nul-tempe = kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam.

---------------------------------------------

c) pri toki pona

 Pro tio, ke mi jam -antaŭ kelkaj jaroj- verkis sufiĉe multe pri toki pona, mi prefere almetos ĉi tie kelkajn tiamajn komentojn, ĉar ili ankoraŭ nuntempe ŝajnas al mi sufiĉe pravaj.

Baza gramatiko

Al la ĝenerala vortaro aldonendas ankaŭ kelkaj “vortetoj” kiu ne havas propran signifion rilatan al reala aĵoj, sed kiuj estas nepraj por la konstruado de frazoj kaj la kompreno de la gramatiko. Menciendas la jenaj:

  e: utilas kaj necesas por marki la “rektan objekton” (t.e.: la “akuzativon”!!)

  -la: servas por indiki la kuntekston, adverbigi vortojn ktp. Oni vidos ekzemplojn sube.

  - li: utilas por distingi kaj disigi la subjekton disde la predikato. Tamen, “li” ne estas uzata kiam la subjekto estas mi aŭ sina (=mi, vi).

  - seme: uzenda por demandoj. Ekz: tenpo seme?= kiam?; tomo seme?= kie?

Jen kelkaj bazaj gramatikaj reguloj.

1.- La ordo de la frazo devas esti ĉiam: subjekto + predikato. Kaj ene de la predikato, nepras la ordo: verbo + rekta objekto + nerekta objekto + adjektoj kaj aliaj komplementoj. Ne eblas aliaj frazordoj.

2.-  Adjektivoj (inkluzivante posesivojn) situendas ĉiam post la substantivoj. Ni vidu nun kelkajn ekzemplojn de tiuj du supraj reguloj:

tomo lili: malgranda domo; 
- tomo mi: mia domo
kili ni li pona: tiu frukto estas bona (aŭ bongusta)
tomo sina li pona tawa mi: via domo estas bona al mi (=mi ŝatas vian domon)
- jan pona mi li moku e kili lili: mia amiko manĝas malgrandan frukton.

 3.- Se oni volas indiki “kuntekston”, tio estas indikenda tuj antaŭ la subjekto. Tiel:
   -tenpo pini la, mi moku e kili: hieraŭ, mi manĝis frukton (notu ke “tenpo pini la” estas ankaŭ tradukebla per “antaŭ iom da tempo”, “pasintece”, ktp; t.e. iam ajn “kiam la tempo jam finiĝis”) 

5.- Kelkaj frazojkaj ekzemploj

  - toki! mi jan Toni: saluton! Mi estas Toni (la homo Toni)
  - kama pona!: bonvenon, estu bonvena!
  - mi toki e toki epelanto: mi parolas Esperanton.
  - mi toki e toki pona: mi parolas Tokiponon.

  - tomo mi li suli: mia domo estas granda.
  - mi wile e moku: mi volas manĝi
  - suno li pona: la suno estas bona (aŭ bela, ktp)
  - kili ni li ike: tiu frukto estas malbona (aŭ malgusta, ktp)
   

  - mi olin e sina: mi amas vin
  - mi olin ala e sina: mi ne amas vin
  - mi tawa: mi iras (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu iras for)
  - tawa pona: bonan iradon (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu restas)

_____________________________________

Kaj jen mi atingis la finon de tiuj du artikoloj. Mi celas daŭre kompletigi kaj plibonigi kelkajn detalojn de tiu ĉi humila verko. Nun, jen mi remetas la ligilon al la unua artikolo, kaze ke oni deziru ĝin facile trovi. 


Ĉiukaze, dankon pro via legado. 




No hay comentarios:

Publicar un comentario