monda lingvo

monda lingvo

jueves, 20 de mayo de 2021

 Araba alfabeto por esperantistoj (daŭrigo)

Sesa leciono

Literoj: ث ت غ ع

a) La sono kiun reprezentas la litero ع estas iom kutima ĉe semidaj lingvoj, sed estas ĝi tute nekonata en la okcidentaj idiomoj. Ni diru ke tiu ĉi sono similas al blekado de ŝafoj; t.e. la gorĝo ludas la tutan rolon, dum eligante la aeron. Ne tro zorgu, se vi ne atingas ĝin ĝuste, ĉar en kelkaj semidaj lingvoj kaj dialektoj, tiu sono preskaŭ -aŭ  eĉ tute- malaperis. 

  Estas diversaj manieroj fonetike reprezenti ĝin. La plej tradicia estas tiu per la signo ʕ .Tamen, mi uzos la signon 3, pro tio ke ĝi estas pli facile atingebla kaj, aldone, ĝi estas la signo uzata de arablingvanoj ĉe iliaj retaj babilejoj kiam ne eblas arabaj literoj.

(Ekde tiu ĉi leciono, ĉiuj ekzemploj estos montrata per “realaj vortoj”; eĉ tiuj kiuj aperas en la unua parto de la leciono, kie oni praktikadas la novajn literojn, kaj kie kutime oni uzis "imagajn vortojn")

  Nun ni vidu kiel ع estas uzata laŭ la pozicio kie ĝi aperas: 

- /3i:n/ = عين (okulo)

- /a:l3r(a)bi:a/ = العربية (araba -lingvo aŭ lando)

- /m3/ = مع (kun)


Ĉu tiu estas la Aladena lampo...?/ هل هذ مصباح علاء الدين؟
/h(a)l h(a)d.(a) m(i)s.ba:h. 3la:a:ldi:n/ (vidu supre kaj je venonta leciono)



b) La litero غ aspektas tre simile al la ĵus vidita litero ع. La sola diferenco estas la supra punkto ĉe غ. Tamen, la sono estas tute malsama, ĉar غ estas sono kiu samtempe similas al /g/, al /ĥ/ kaj al franca guturala /r/. Tiu litero غestas fonetike reprezentata per multaj diversaj signoj: ghɣ, ʁ... Pro evidenta facileco por ĉiuj, gh estos tiu uzata de mi. 

Laŭ ĝia pozicio, غ funkcias tute simile al ĝia ĝemela ع. Do:

- /gh(a)za:l/ = غزال (gazelo)

- /l(u)gha/ = لغة (lingvo)

- /fa:r(i)gh/ = فارغ (malplena)

c) La litero ت reprezentas la sonon de la esperanta /t/. Atentu, ke ت tre similas al ja jam vidita ب /b/. Kaj ĝi ege similas ankaŭ al ث /th/, kiun ni vidos tuj poste. La tri literoj havas la saman manieron modifiĝi laŭ sia pozicio. Jen:

- /tu:n(i)s/ = تونس (Tunizo)

- /k(i)ta:b/ = كتاب  (libro)

- /a:nt(a)/ = أنتَ  (vi, ci, se viro. Atentu la superan mallongan vokalon /a/ : تَ)

- /a:nt(i)/ = أنتِ  (vi, ci, se virino. Atentu la suban mallongan vokalon /i/ : تِ)


ĉ) La tre simila konsonanto ث sonas kiel la angla th ĉe la vorto think. Ĝi estas reprezentata de fakuloj per la signo θ. Pro plifacilecaj kialoj, kaj vidite ke ث ne tro kutimas, mi uzos th por indiki tiun sonon. Tiu  ĉi litero prezentas la samajn laŭpoziciajn variantojn kiel siaj gefratoj ب  kaj ت . Mi nur montros tiujn du sufiĉajn ekzemplojn:

- /th(a)la:tha/ = ثلاثة  (tri)

- /a:ltha:l(i)th/ = الثالث  (la tria)


e) Kelkaj gramatikeroj

1- Kvankam la ĉefa celo de tiu kurseto estas la bazaj scioj pri la araba skribsistemo, kelkaj gramatikaĵoj estas vidindaj. Ni vidu la ĉefajn pronomojn:

- أنا /a:na:/ = mi

- أنتِ , نتَ /a:nt(a), a:nt(i)/ = singulara vira kaj virina vi

- هو /h(u)ŭ(a)/ = li

- هي /h(i)j(a)/ = ŝi

- نحن  /n(a)h.n(u)/ = ni
......
mi kaj vi / أنا و أنت


2.- Pri la verba konjugacio, ni vidos kiel estas la as-tempo de la verbo voli. En la araba lingvo ne ekzistas la infinitivo. Do, por nomi la bazan formon de iu ajn verbo, oni diras la pasean formon de la singulara tria persono.  Ni ne tro zorgu  pri tio, kaj pli bone ni vidu kiel konjugaciiĝas la verbo أراد /a:ra:d/ (li volis, voli).

 Notu: Pronomoj ne estas uzataj antaŭ la diversaj verbaj personaj formoj, ĉar la komenciĝo de ĉiu formo montras pri kiu persono temas.

- أريد  /u:ri;d/ = mi volas
- تريد  /t(u)ri:d/ = vi volas (se viro)
- تريدين  /t(u)ridi:n/ = vi volas (se virino)
- يريد  /j(u)ri:d/ = li volas
- تريد  /t(u)ri:d/ = ŝi volas (sama al la vira vi-finaĵo)
- نريد /n(u)ri:d/ = ni volas
.......

------------------------------------------------------

Ekzercoj pri legado

  Male al la antaŭa leciono, ni vidu en tiu ĉi leciono kelkajn vortojn el fremdaj devenoj kiuj eniris la araban lingvon: 

- كيلوغرام  /ki:lu:ghra:m/ = kilogramo

- كيلومتر  /ki:lu:m(i)tr/ = kilometro

- كريستال /kri:sta:l/ = kristalo

- بنك  /b(a)nk/ = banko

- ديناميكا  /di:na:mi:ka:/ = dinamiko

- تاكسي  /ta:ksi:/ = taksio

- تلفزيون  /t(i)l(i)v(i)zi:u:n/ = televidilo

- بترول  /b(i)tru:l/ = petrolo, nafto

- شاي  /ŝa:i:/ = teo

- قهوا  /q(a)hŭa:/ = kafo

Kaj nun, jen kiel diri dankon

- ! ثكراً  /ŝ(u)kra:n/ = dankon!


Dankon al vi de l'koro/ شكراً لكم  من القلب
/ŝukra:n l(a)k(u)m, m(i)n a:lq(a)lb/


   Ni ne pritraktos la aferon pri gramatikaj kazoj, sed almenaŭ direndas, ke ĉe la araba lingvo aperas tri malsamaj kazoj: nominativo,akuzativo kaj genitivo. Kurioze, la vorto ثكراً ,same kiel en esperanto, aperas je akuzativa formo (markita per la duobla streketo sur la litero alif: اً )


--------------------------------------------------------------------------------------

Kaj jen ligilo al la sepa kaj lasta leciono de la kurseto:


 


No hay comentarios:

Publicar un comentario