monda lingvo

monda lingvo

viernes, 20 de abril de 2018

RAFAEL ZABALETA, ANDALUZA PENTRISTO.


   Rafael Zabaleta (1907-1960) estis hispana pentristo kiu naskiĝis kaj mortis en Kesado (hispanlingve: Quesada), kiu estas vilaĝo situanta ĉe la orienta parto de la provinco Ĥaeno (hispanlingve: Jaén), en la regiono Andaluzio sude de Hispanio. Tia detalema klarigo pri la situo de la loko kie Zabaleta naskiĝis estas grava, ĉar la plejmulto el liaj verkoj temas pri aferoj rilataj al la tradicia laŭmora vivado de Kesado kaj ties enloĝantoj.


  En 1925 Zabaleta vojaĝis al Madrido cele studi ĉe la Supera Lernejo de Belaj Artoj de San Fernando. Du jarojn poste li estis nomumata por la posteno de delegito de la Nacia Arta Trezoro.  





   Dum la Hispana Interna Milito (1936-1939) Zabaleta montris neŭtralan sintenon, kvankam li iom laboris por la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Dum tiuj jaroj li verkis pli ol 50 desegnaĵojn kiuj temis pri la teruro (kaj la teroro) de la milito. Post la fino de la konflikto li estis arestata de la aŭtoritatuloj pro tio ke li posedis tiujn “kulpigajn” desegnaĵojn, pri kiuj oni menciis supre. Tiel, li estis akuzata pro suspekta “republikemeco”. Tial, li estis enfermata dum iom da tempo en koncentrejo kaj poste en prizono en la ĉefurbo de la provinco Ĥaeno. Bedaŭrinde, tiuj verkoj (kiuj konsistis ĉefe el desegnaĵoj) estis konfiskataj  kaj tuj poste detruataj. Laŭ la opinio de tiuj homoj kiuj vidis tiujn desegnaĵojn, temis, (pro ties forta “drameco”)  pri tre impresaj kaj estimindaj verkoj, almenaŭ el arta vidpunkto.

  Zabaleta vojaĝis en Parizon kaj tie li konatiĝis kun Picasso kaj kun aliaj gravaj tiuepokaj hispanaj pentristoj.



  Tra sia artista vivo, Zabaleta akiris kelkajn premiojn kaj artajn rekompencojn. Unu el la plej gravaj estis la premio de Unesko ĉe la Bienalo de Hispanamerika Arto en la jaro 1956. Tiun saman jaron li partoprenis la Mediteranean Bienalon de Aleksandrio ( Egiptio).
  
   Ankaŭ menciinde estas lia prezentado de 16 oleo-pentraĵoj kaj 10 desegnaĵoj ĉe la hispana pavilono okaze de la Bienalo de Venecio en la jaro 1960.


Elstaras ankaŭ la fakto ke Zabaleta ilustris , per multaj el siaj desegnaĵoj, libron titolitan La solulo kaj la sonĝoj de Kesado, verkita de la fama (kaj Nobel-premiita) verkisto Camilo José Cela.

Dum la jaro 1960 oni komencis la konstruadon  de la Muzeo Zabaleta de Kesado. Ĝi estis inaŭgurata en 1962, kaj poste estis ĝi rekonstruata (en alia parto de la vilaĝo) ekde 1993, por enhavigi la grandan nombron da pentraĵoj kiujn la muzeo  jam posedis tiutempe.

Oni devas aldoni ke, nuntempe, tiu municipa muzeo ankaŭ enhavas kolekton da memoraĵoj pri la vivo kaj verkaro de Miguel Hernández, fama hispana poeto (“La poeto de l’ popolo”) kiu, kvankam naskiĝinta en urbeto de la provinco Alikanto, multe rilatis a la provinco Ĥaeno. Krome. li edziĝis al virino de Kesada deveno.




   Ankaŭ rakontinde estas ke, omaĝe al Rafael Zabaleta, de antaŭ multaj jaroj oni organizas en Kesado internacian konkurson de pentrarto, per kiu oni aljuĝas multajn diversajn premiojn al junaj kaj profesiaj pentristoj el la tuta mondo. En la jaro 2017 oni okazigis la 47-an fojon de tiu konkurso.

    Se oni demandus kiu estas la stilo de la pentrarto de Zabaleta, oni povus respondi ke temas ĉefe pri la t.n. ekspresionisma stilo. Kelkaj fakuloj opinias ke Zabaleta estis reprezentanto de ia realisma ekspresionismo, ĉu “sombra”, ĉu “luma”. Direndas ke parto de la verkaro de Zabaleta povas esti ja difinita kiel postkubismo. Fakte, Zabaleta akceptis la artan influon de elstaraj pentristoj kiel Cezanne, Van Gogh, Matisse kaj, plej ĉefe, Picasso.




La plej ŝatataj temoj kiujn li priverkas ĉe siaj pentraĵoj estas la pejzaĝoj de lia naskiĝa regiono, scenaĵoj ĉerpitaj el ĉiutagaj moraj viveroj, kamparanaj laboroj, ktp. Ĉe sia verkaro, Zabaleta tre ofte figuras falĉistojn, oliv-rikoltantojn kaj tipajn homojn de lia regiono, inkluzivante portretojn kaj eĉ grandan nombron de nudaĵoj.

Nuntempe la pentraĵoj de Zabaleta estas ekspoziciitaj , krom en Kesado, en multaj aliaj muzeoj de Hispanio kaj de la tuta mondo. Tiel, oni povas ĝui liajn verkojn en muzeoj de Novjorko, Bonaero, Lisbono, Tokio kaj aliaj tra la mondo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario