monda lingvo

monda lingvo

domingo, 4 de agosto de 2019

LA ANDALUZIA ROKMUZIKO (Ĉ.1970-1985)

(Mallonga kaj baza aliro al tiu ĉi temo)

A) UNUAJ PAŜOJ

   La t.n. "Andaluzia Rokmuziko" estis muziko-stilo kiu naskiĝis komence de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiu stilo celis iamaniere miksi modernajn muzikajn stilojn (ĉefe rokon, sed ankaŭ ĵazon kaj bluson) kun elementoj devenantaj de la tradicia andaluzia kaj flamenka muziko kaj kulturo. Oni devas atentigi pri tio, ke la roka moderna muziko elektita por tiu miksado estis precipe (kaj preskaŭ nure) tiu konata kiel “progresiva” aŭ “simfonia”, t.e. tiu stilo sekvita de ensembloj kiel King Crimson aŭ Pink Floyd. 

    La unuaj spuroj de tiu nova stilo troveblas ĉirkaŭ 1970, per diversaj kreitaĵoj verkitaj de kelkaj hispanaj ensembloj kaj kantistoj. Oni povus nomi multajn artistojn, sed oni nur mencios la nomon de Smash (prononcu: smaŝ) ensemblo kies vivo daŭris jarkvinon (1968-1973), kaj kie membris gravaj muzikistoj kaj artistoj kiel Gualberto García kaj Manuel Molina.

B) TRIANA

   Triana  meritas apartan ĉapitron pro multaj kialoj. Unue, direndas ke Triana  estas la nomo de famega kvartalo en la urbo Sevilo, de kie devenas la membroj de la ensemblo; jen la origino de ties nomo. En 1973 komenciĝis la historio de Triana, per la unuiĝo de ties 3 membroj: Jesús de la Rosa (voĉo, klavaroj), Eduardo Rodríguez Rodway (dua voĉo kaj flamenka gitaro) kaj Juan José Palacios “Tele” (drumo kaj frapinstrumentoj). Unuatempe oni planis ke aliaj muzikistoj aliĝu al la grupo, nome Manuel Molina kaj Dolores Montoya. Tamen, finfine tiuj du artistoj decidis krei sian propran flamenkan duon (konata kiel “Lole kaj Manuel”) kiu multe sukcesis dum tiuj jaroj.

Kompleta dufaca kovrilo de la unua albumo de Triana
                                                        
  Do, la definitiva formo de Triana estis trio konsistanta el la 3 homoj antaŭe menciitaj, kvankam kaj por la registrado de iliaj diskoj kaj por la surscenejaj ludadoj oni inkluzivis basgitaron kaj elektragitaron, luditaj kutime de aliaj elstaraj andaluziaj muzikistoj, ofte amikoj de la membroj de Triana. Inter ili mencieblas homoj kiel Manuel Rosa (basgitaristo) kaj Luis Cobo “Manglis”(gitarludisto).

  Fine de la jaro 1974, Triana komencis la surbendigadon de sia unua disko, nome El Patio (“La Korto”) publikigita je aprilo de 1975. Kvankam tiu albumo vendiĝis tre malmulte dum la unua monatoj, eĉ jaroj, post sia publikigo, oni povas aserti ke oni staras antaŭ unu el la plej elstaraj muzikaj kreitaĵoj en la historio de la hispana muziko. La antaŭe menciita ensemblo Smash miksis rokon kaj flamenkon, sed en tia maniero ke oni povus ĝin difini kiel “apudmetado”. Tamen, Triana, ĉe El Patio, ne "apudmetas", sed tute “kunfandas” ambaŭ stilojn, kreante sonajn etosojn neforgeseblajn, plenajn je forto, sentemo kaj originaleco. El Patio ja kompareblas al la plej gravaj verkoj de la anglaj progresivaj ensembloj. 

  La albumo konsistas el 7 pecoj, de tre diversaj daŭroj, sed kiuj konsistigas solidan muzikan unuecon. Eble la plej gravaj estus tiuj 3 plej longaj: Abre la Puerta (“Malfermu la Pordon”), Sé de un Lugar (“Mi scias pri loko”) kaj En el Lago (“Ĉe la Lago”). La aliaj 4 pecoj , ankaŭ plenaj je inspireco, utilas kiel “oraj pontoj” inter tiuj 3 pli kompleksaj. La entuto estas kaj restas nesuperebla.

   Triana daŭrigis sian muzikan vojon iom post iom, tra la sekvantaj jaroj. Tiel, ili publikigis la jenajn albumojn:

- 1977: Hijos del Agobio (“Filoj de la Angorpremo”);
- 1979: Sombra y Luz (”Ombro kaj Lumo“)
- 1980: Un Encuentro (”Renkontiĝo“)
- 1981: Un Mal Sueño (”Malbona Sonĝo“)
- 1983: Llegó el Día (”Alvenis la Tago”).


   Pristile, la trairo de la Triana muziko iĝis pli kaj pli malpli "progresiva" kaj iom post iom pli “facila”. La nombro de vendoj de iliaj diskoj kreskis kaj ili iĝis unu el la plej popularaj ensembloj en la tuta Hispanio kaj eĉ en aliaj landoj de Eŭropo.

  Bedaŭrinde, je oktobro de 1983 Jesús de la Rosa suferis tragikan aŭto-akcidenton, sekve de kiu li mortis. La historio de Triana finiĝis en tiu momento, kvankam kelkfoje Juan José Palacios kaj aliaj muzikistoj uzis la nomon “Triana” por kelkaj surbendigaĵoj kaj turneoj.

C) ALIAJ GRAVAJ ENSEMBLOJ

   Sed ne estis Triana la nura muzika ensemblo kiu naskiĝis en tiu epoko kaj kiu verkis tiun muzikan stilon. Multaj aliaj muzikistoj komencis siajn proprajn muzikajn vojon. Menciendas la jenajn, laŭ la jaroj de ilia naskiĝo:

- Iman (1976): ili publikigis 2 imponajn kaj kompleksajn albumojn, preskaŭ tute nurinstrumentajn: Iman, Califato Independiente (“Imamo, Sendependa Kalifejo“) kaj Camino del Águila ("Vojo de la Aglo”). Sufiĉis por pruvi ke temis pri neegaleblaj muzikistoj kaj komponistoj. Iman disiĝis post la somero de 1980, kvankam poste ili denove kuniĝis por surscenaj ludadoj.




- Cai (1977): tiu ĉi ensemblo devenas el Kadizo (jen la origino de sia nomo). Inter iliaj muzikistoj tre famas Chano Domínguez, pianisto kiu poste sekvis sian propran unuopan muzikan kurson, kunlaborante kun multaj aliaj muzikistoj. Cai publikigis 3 albumojn, el kie elstaras la unua, nomiĝinta Más Allá de Nuestras Mentes Diminutas (“Pli Fore de Nia Etegaj Mensoj”); pri tiu disko, kvankam estas iom mallonga (ĝi daŭras nur 33 minutojn) direndas ke temas pri vera majstra verko ene de la tutmonda progresiva rokmuziko.

- Guadalquivir (1977). Temas pri kvinopo kiu surbendigis 3 diskojn, inter 1978 kaj 1983. Ilia muziko estas tute instrumenta kaj tre ĵaza-stila. Inter iliaj muzikistoj menciendas Luis Cobo “Manglis”, elstara gitarludisto.

- Alameda (1978): ili publikigis 4 albumojn, inter 1979 kaj 1983. Ilia muziko baziĝas sur pianoj kaj klavaroj, kaj ĝi sonas pli “dolĉa” kaj "klasika" ol tiu de Triana. Mendiendas la du fratoj pianistoj Marinelli, la basgitaristo  Manuel Rosa kaj la gitarludisto kaj elstara kantisto José Roca.

               

- Medina Azahara (1980). Tiu ĉi ensemblo devenas el Kordovo. Temas pri kvinopo kiu havas la plej longdaŭran muzikan kurson de la tuta andaluzia roko, pro tiu ke ili ankoraŭ  ekzistas kaj ke, kvankam multaj ŝanĝoj okazis ene de la membraro, ili neniam disiĝis. La stilo de Medina Azahara estas pli “metala” aŭ “peza” ol tiu de la aliaj ensembloj menciitaj antaŭe. Dum la unuaj jaroj de ilia kurso, ili multe vendis, precipe de ilia unua albumo Paseando por la Mezquita (“Promenante tra la Moskeo“) publikigita en 1980, disko kiu estas aprezata kiel alia majstra verko de la hispana muziko.



D) ALIAJ MENCIINDAJ NOMOJ

  Oni povus ankoraŭ nomi kelkajn aliajn ensemblojn kaj artistojn kiuj sekvis tiun andaluzian rokmuzikon. Ne ĉiuj ili estis andaluziaj muzikistoj, sed iamaniere ili faris tian muzikon. Menciendas la jenajn ensemblojn: Veneno (1975-1978), Vega (1977-1982), Granada (1974-1979), Mezquita (1978-1981) kaj Pata Negra (1978-1990).

Aldone, oni devas nomi aliajn unuopajn artistojn: 

- Kiko Veneno kaj Raimundo Amador kiuj, krom iliaj unuopaj kursoj, ankaŭ estis membroj de la ensemblo “Veneno” ĵus menciita supre kaj kiu nur surbendigis unu gravegan diskon en 1977. Raimundo Amador, siavice kaj dum multaj jaroj, majstre ludis kaj registris elstarajn miksaĵojn de flamenko kaj bluso.


- Miguel Ríos, famega hispana kantisto kiu en 1977 publikigis tiustilan diskon, nomita “Al-Andalus”; 
- Camarón de la Isla, kiu, ene de sia neegalebla tutspeca flamenka vojo ankaŭ registris, en 1979, gravan diskon kiu, iamaniere, havis influon de la andaluzia rokmuziko: La Leyenda del Tiempo (“La Legendo de l' Tempo”).

 E)  FINO KAJ HEREDAĴO

   Ekde ĉirkaŭ 1984-1985 la andaluzia rokmuziko komencis sian dekadencon, kaj iom post iom ĝi malaperis. Tamen, ĝia influo ankoraŭ daŭras en la verkoj de multaj artistoj. Aldone, kelkaj antikvaj ensembloj rekuniĝas de tempo al tempo por ludi surscene kelkajn spektaklojn. Kaj multaj el la tiutempaj diskoj estas aprezataj kiel “klasikaĵoj” ĝuindaj por ĉiame. 


      

No hay comentarios:

Publicar un comentario