monda lingvo

monda lingvo

viernes, 29 de marzo de 2019

ARUNDO 

Mallonga urba historio

    Arundo estas la esperantigita nomo de Ronda, kiu estas urbo situanta ene de la provinco Malago, je ĉirkaŭ 100 kilometroj de la ĉefurbo. Nuntempe ĝi havas 35.000 enloĝantojn.

  La originoj de la urbo troviĝas en la kelta civilizacio, dum la 6-a jarcento a.K. La fenicoj fondis apudan vilaĝeton Acipino, kaj post la greka konkero la vilaĝo nomiĝis Runda.

   Poste, Julio Cezaro donis al Arundo la kategorion “urbon”. De tiam, la enloĝantoj de la romia Arundo kaj tiuj de la apuda Acipino estis konsiderataj romianoj.

  Post la islama konkero de la Iberia Duoninsulo, Arundo apartenis al la Kordova Kalifejo. Post la malapero de la Kordova povo, la urbo fariĝis sendependa regno (tajfo). En la jaro 1485 la Kastiliaj gereĝoj konkeris la urbon, post longa sieĝo.

   En la jaro 1572 fondiĝis la Arunda Nobela Rajd-Societo, kun la celo trejni la junajn nobelulojn por la defendo de la reĝlando.

 

   Dum la Napoleona invado de Hispanio, Arundo suferis gravajn damaĝojn. La francaj trupoj detruis la romian kastelon, kiu poste estis la araba alkazabo. Krome, ili detruis multajn muelejojn, kio ruinigis la zonon. Tiam, multaj arundanoj kaŝiĝis ĉe la montaro por lukti kontraŭ la francaj trupoj; naskiĝis tiam la mito de la "bandoleroj" (t.e. montaro-banditoj).

  Je la komenco de la 20-a jarcento naskiĝis la Arunda Ŝparkaso, kiu estas la plej grava en Andaluzio, kaj tio ege vigligis la urbon.Tamen, post la hispana enlanda milito (1936-1939), multaj arundanoj devis elmigri en Eŭropon kaj en aliajn industriajn regionojn de Hispanio.

ĈEFAJ VIDINDAĴOJ

La Nova Ponto

  Sendube ĝi estas la simbolo de la urbo kaj la ĉefa turisma allogaĵo. Oni starigis ĝin dum la 18-a jarcento. Temas pri ŝtona ponto kun tri pordaj arkoj super la rivero Gvadalevino. Ĝi ebligas trapasi la konatan Tajo (prononcu /taĥo/, t.e. la “Tranĉo”), je 120 metroj alte.

La Taŭroludejo

   Laŭdire, ĝi estas la plej antikva monumenta taŭroludejo en la mondo. La urbo Arundo estas konsiderata kiel unu el la luliloj de la moderna taŭroludado, kiu komenciĝis en la 18-a jarcento. Ĝi estis inaŭgurata en 1785. La diametro de la toreejo mezuras 66 metrojn, pro kio ĝi estas la plej ampleksa en la mondo.

Preĝejo Santa María la Mayor

    La reĝo Ferdinando la Katolika ordonis starigi kristanan preĝejon sur la iama moskeo de la urbo. La moskeon oni konstruis dum la 13- a jarcento kaj ankoraŭ konservas restaĵojn de la mihrabo. La konstruado daŭris du jarcentojn, kaj pro tio aperas du arkitektaj stiloj malsimilaj laŭ la diversaj konstruaj etapoj: gotika kaj renesanca.



La Palaco de la Maŭra Reĝo

  Tiu konstruaĵo situas ĉe la historia kvartalo de la urbo. Temas pri domo de neregula dezajno kiel labirinto. Sur la fasado stariĝas du malsimilaj turoj. Ene de la domo abundas ŝtuparoj, per kiuj oni eblas malsupreniri en la fundon de la Tajo, ĝis 60 metroj. Sur la posta parto oni konstruis belegan ĝardenon. 

La Monaĥejo Santo Domingo.

   La Katolikaj Gereĝoj ordonis starigi ĉi tiun monaĥejon por la dominikana ordino, en la jaro 1485. De antaŭ kelkaj jaroj, post rekonstruo, ĝi utilas kiel kongresejo por diversaj kulturaj aktivaĵoj. Ekzemple, ĝi estis uzata kiel la kongresejo por la Hispana kaj la Andaluzia Esperanto-Kongresoj de la jaro 2014.

No hay comentarios:

Publicar un comentario