monda lingvo

monda lingvo

lunes, 7 de enero de 2019

MALAGO, LA ĈEFURBO DE LA “COSTA DEL SOL”.

  Malago (hispanlingve: Málaga) estas urbo kiu situas je la sudo de Hispanio. La nombro de ĝiaj loĝantoj estas ĉirkaŭ 570.000. Temas, do, pri la sesa urbo pli loĝata en Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la t.n. “Marbordo de la Suno” ("Costa del Sol"), kiu enhavas preskaŭ unu milionon da loĝantoj.

  El ekonomia vidpunkto, la plej gravaj rimedoj de ĝia loĝantaro estas turismo kaj komerco. Direndas ke la agrokultura sektoro ankoraŭ havas iom da graveco kaj ke, historie, en la pasinteco (precipe je la 19-a jarcento) Malago estis iom grava industria urbo. Tamen, post kelkaj gravaj krizoj kiuj multe damaĝis tiujn sektorojn, la nuntempa Malaga ekonomio baziĝas sur la jam menciitaj turismo kaj komerco. Tiel, Malago estas unu el la plej vizitataj urboj de Hispanio, kaj la “Costa del Sol”, (kiuj inkluzivas la famegajn vilaĝojn Torremolinos kaj Marbella, inter aliaj) estas konata ĉie tra la tuta mondo. La aktiveco de ĝiaj haveno kaj flughaveno estas senĉesa.




   Historie direndas ke Malago estis fondata de la fenicoj dum la 8-a jarcento a.K. En kelkaj partoj de la urbo kaj en apudaj lokoj oni trovis grandan nombron da restaĵoj de tiu fenica civilizacio. Kaj oni devas aldoni ke tra la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas ankaŭ troveblaj multaj restaĵoj de la antikva greka koloniado, kvankam grekoj ne rekte koloniis la urbon.

  El la romia epoko oni konservas la iom gravan teatron, kiu estis konstruita je la unua jarcento p.K. Bedaŭrinde oni ne trovis restaĵojn de la tiutempaj termobanejoj. Post la klino kaj posta disfalo de la Roma Imperio, la barbaroj (nome visigotoj) kaj la bizancanoj okupis la urbon sed ne lasis spurojn de iliaj ĉeestoj. 


 Dum la 8-a jarcento, Malago estis konkerata de la islamanoj, kiuj kreis kaj konservis dum preskaŭ 8 jarcentoj tipan islaman urbon. La alkazabo estas la plej grava restaĵo de tiu epoko, kvankam restas multaj aliaj malpli videblaj arabaj elementoj tra la tuta urbo.

  En la jaro 1487 la t.n. "Katolikaj Gereĝoj” konkeris la urbon al la Kastilia Regno. Ekde tiam, Malago daŭre restas “kristana” loko, kies evoluo sekvas tiun de la Regno de Hispanio ĝis la hodiaŭaj tagoj. La urbo ne multe elstaris dum la unuaj jarcentoj de tiu Kastilia regado. Sed menciendas ke Malago estis tre “liberalisma” urbo dum la diversaj revolucioj kiuj okazis dum la 19-a jarcento. Kaj direndas ke, dum la dua parto de la 19-a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 20-a, Malago iĝis la dua plej industria urbo de la tuta Hispanio, (tuj post Barcelono), danke precipe al tekstila industrio kaj al tiu de alt-fornoj. Tio okazis pro la  daŭraj aktivaĵoj de kelkaj tre gravaj Malagaj burĝaj familioj, kiel Larios, Heredia, Temboury, Huelin, Loring, ktp. La legacoj de tiuj familioj ankoraŭ videblas ĉie tra la urbo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario