monda lingvo

monda lingvo

domingo, 21 de octubre de 2018

D.- MALAGAJ PARKOJ KAJ ĜARDENOJ

      Tra la urbo Malago estas sufiĉa kvanto da interesaj parkoj kaj ĝardenoj. Kelkaj el ili situas proksime al la centro de la urbo, sed almenaŭ du el ili troviĝas tre malproksime. Jen la listo de tiuj menciindaj vidindaĵoj: La Promenejo de la Parko, la Ĝardenoj de la Obskura Pordego, la Historia Botanika Ĝardeno, la Ĝardenoj de Picasso kaj la birda kaj botanika Parko de la “Rifuĝejo”.

1.- (PROMENEJO DE) LA PARKO (PASEO DEL PARQUE)

    La "Promenejo de la Parko" situas tre proksime al la centro de la urbo, paralele al la haveno kaj apud la urbodomo kaj aliaj urbaj vidindaĵoj. Ĝi etendiĝas inter la Placo de la Generalo Torrijos kaj la Placo de la Marina. Ĝi konsistas el 3 paralelaj promenejoj, po 800 metrojn longe kaj 10 metrojn larĝe.  Temas pri promenejoj apud kiuj troviĝas ĝardenoj ĉe ambaŭ flankoj. La baza dezajno estas tia de mediteranea ĝardeno kun renesanca karaktero kaj baroka skemo.

      La parko estis starigata sur terenoj kiuj antaŭe estis maro. La iniciatinto de ĝia kreado estis la Malaga gravulo sinjoro Cánovas del Castillo, kiu siatempe estis la ĉefministro de la hispana registaro. La vorkoj komenciĝis en 1897.

  Tiu parko ne estas simpla ĝardenigita promenejo, ĉar temas, fakte, pri kompleto kiu etendiĝas sur granda areo de pli ol 30.000 kvadrataj metroj. 

       Preskaŭ ĝia tuta flaŭro estas ekzota kaj nekutima, almenaŭ el la hispana flaŭra vidpunkto. Precipe temas pri tropikaj kaj subtropikaj specioj alportitaj el Brazilo kaj aliaj sudamerikaj landoj; sed ankaŭ estas specimenoj  kiuj devenas el Afriko, Ĉinio kaj Aŭstralio. 



  La tre diversaj plantaj specioj kiuj konsistigas la plantaron de tiu parko estis enirigataj, iom post iom, tra la pasado de diversaj epokoj. Fine, oni povas admiri belegan ĝardenon kiu enhavas elstaran botanikan intereson. Tiel, tra la parko troviĝas: multspecaj palmoj, orientaj banano-arboj, drakarboj, kaktoj, fikusoj, ktp.

    Inter la parkaj boskoj kaj plantejoj troveblas ankaŭ kelkaj kaŝitaj statuoj kaj monumentoj, kiel, ekzemple, la statuo de Cánovas del Castillo, la renesanca Fontano de Ĝenovo kaj la 19-a Fontano de la Tri Gracioj.

  Estas ankaŭ ene de la parko granda subĉiela aŭditorio, kie oni ofte surscenigas teatraĵojn kaj koncertojn.

2. - ĜARDENOJ DE LA OBSKURA PORDEGO (JARDINES DE PUERTA OSCURA)

      Tiuj ĝardenoj situas sudflanke de la Alkazabo (araba palaco). Temas pri terasoj kiuj situas apud descendanta vojo, kiu devenas el la Alkazabo kaj kiu finiĝas tuj apud alia bela ĝardeno, tiu de Pedro Luis Alonso (pri kiu poste oni skribos). 
     Tra tiuj terasoj ĝuindas granda amaso da arboj kaj plantoj, precipe cipresoj, palmoj, pinoj kaj eŭkaliptoj. Kaj tra la promenejo ankaŭ ĝuindas belegaj vidaĵoj de la ĉirkaŭaĵoj: Urbodomo, Parko, haveno, ktp



  La nomo de la ĝardenoj devenas el pordego kiu situis tie dum la arabaj tempoj. Ankaŭ estis eltrovitaj sur tiuj terasoj kelkaj romiaj restaĵoj el tiutempa vilao.

   Piede de tiuj ĝardenoj, apud la urbo-domo, troviĝas alia grava kaj fama plantejo, tiu de la "Ĝardenoj de Pedro Luis Alonso“, kiu estis grava urbestro de Malago dum la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento. Temas pri simpla ĝardeno kie troviĝas tipaj mediteraneaj arboj kaj floroj, nome oranĝo-arboj, rozujoj kaj "biznagoj"(=tre tipaj malagaj bukedoj de jasmenoj). Estas ankaŭ bela baseno.



   Tiuj ĝardenetoj estas famaj kaj popularaj pro tio ke ili aperas en multaj filmoj kaj historiaj fotaĵoj de la 20-a hispana jarcento.

3.- HISTORIA  BOTANIKA ĜARDENO (JARDÍN DE LA CONCEPCIÓN)

   Tiu admirinda loko situas ekster la urba spaco, apud la aŭtovojo kiu kondukas al Granado, tuj post la eliro de Malago . La hispanlingva nomo Finca de la Concepción povas esti tradukata kiel “Bieno de la Koncipiteco”. Ni prefere nomos ĝin per la pli laika kaj pli signifo-plena nomo “Historia-Botanika Ĝardeno. 

   Tiu belega vidindaĵo estis kreata meze de la 19-a jarcento de elstara nobela familio, la Markizoj de Loring. La Bieno estis deklarata ”historia arta ĝardeno“ en 1943. Ĝi estas taksata kiel la plej grava tropika ĝardeno en Hispanio, kaj unu el la plej gravaj el la tuta Eŭropo.

  La vizitantoj facile plonĝas kaj dronas en rafinita ĉarma tropika ĝangalo, plena je eleganteco. La vegetalaro estas tiom superabunda, ke ĝi estis la perfekta fona dekoracio por kelkaj kinaj filmoj, kies intrigo disvolviĝis en tiel ekzotaj landoj kiel Filipinoj.

    
  La plejmulto el la naturaj flaŭraj specioj kiuj estas en la parko estas daŭr-foliaj plantoj. Do, tial, ili estas admireblaj dum la kvar sezonoj de la jaro. Inter la centoj da diversaj specioj, videblas tie: multaspecaj palmoj, paradizeoj (=birdofloroj), bambuoj, kanariaj drak-arboj, fikusoj, ktp, ktp.

    Ene de la bieno troviĝas ankaŭ malgranda muzeo kiu inkluzivas gravajn romiajn mozaikojn, statuojn kaj eĉ rimarkindan arkeologian ekspozicion.

   Menciindas la loĝejo de la bieno. Temas pri palaceto klasikstila. La fasado enhavas ionikajn pilastrojn kaj kolonojn kune kun belegan balustradon. La kompleto aspektas kaj odoras je romantika etoso.
           


      Promenante tra la multaj malsamaj vojoj de la ĝardeno, oni povas trovi ankaŭ belajn pontojn, riveretojn, fontanojn kaj diversajn belvederojn. Estas eĉ templeto imitanta perfektan klasikan grekan stilon.


4.- LA ĜARDENOJ DE PICASSO (JARDINES DE PICASSO)

     Tiuj modernaj ĝardenoj estis inaŭgurataj en 1981, okaze de la unua centjariĝo de la naskiĝo de Picasso. La loko kie ili situas estas meze de la Avenuo de Andaluzio. La flaŭro konsistas el fikusoj, jakarandoj kaj aliaj tropikaj plantoj. 
   Ĉe la centro de la ĝardenoj oni starigis, en 1976,  monumenton omaĝe al Picasso. Ĝi estas farita el bronzo. La kompleto similas al labirinto. La skulpta verko similas al virino kuŝanta sub la suno de Malago.

                



5.- BIRDA KAJ BOTANIKA PARKO “LA RIFUĜEJO” (PARQUE EL RETIRO)

     Tiu ĉi belega vidindaĵo situas en Churriana (prononcu Ĉuriana), ekstera kvartalo de la urbo Malago, ĉe la distrikta vojo al Coín (vilaĝo proksima al la ĉefurbo Malago). La kompleto konsistas el la rezidejo kaj el unu el plej bonaj privataj ĝardenoj en Hispanio. 

   Ĝi estis starigata dum la 17-a jarcento, kaj apartenis al la episkopo de Malago, sinjoro Alonso de Santo Tomás, kiu estis supozata bastarda filo de la reĝo Felipe la Kvara de Hispanio.

   Oni devas dividi la parkon en 3 diferencaj partoj :

  a) La ornitologia (birda) parko, kiu enhavas pli ol 150 diversajn speciojn da birdoj, alportitajn el la plej ekzotaj landoj. 

  b) La botanika parko, kiu enhavas pli ol 80 speciojn, precipe mediteraneajn kaj tropikajn. El tiuj elstaras la cipresaro, kiu estis plantata dum la 17-a jarcento, je la kreado de la parko.

      

  c) La historiaj ĝardenoj. Tiuj devas ankaŭ esti klasitaj en 3 malsamaj partoj :

      - La horto (frukto-ĝardeno);
      - La korto-ĝardeno;
    - La kortega ĝardeno. Ene de ĝi oni trovas tre belan akvofalon kune kun multaj skulptaĵoj. La aspekto de ĉiuj tiuj elementoj vere similas al itala baroka palaco. 

No hay comentarios:

Publicar un comentario