monda lingvo

monda lingvo

domingo, 21 de octubre de 2018

C.- MALAGAJ MUZEOJ.

  Ĉi tie oni iom raportos pri la plej gravaj muzeoj de Malago. Tiu ne estas facila tasko. Pensu ke en Malago estas nuntempe pli ol 30 muzeoj. Pro tio, Malago situas tria en la rangolisto de hispanaj urboj laŭ la nombro kaj kvalito de ties muzeoj.

    Tiuj pli vizitataj aŭ pli rilataj al Malago ricevos pli grandan atenton. Poste oni aldonos liston de aliaj menciindaj artgalerioj.


1.- MUZEO DE MALAGO.

     La konstruaĵo kie troviĝas la Muzeo de Malago datiĝas de la fino de la 18-a jarcento kaj la komenco de la 19-a. Verdire, ĝi estas unu el la plej imponaj konstruaĵoj de la urbo, dezajnita en nov-klasika stilo, sed samtempe kun kelkaj detaloj el la itala renesanco.  

    Dum multaj jaroj ĝi utilis kiel doganejo, pro tio ĝi estas kutime konata kiel Palaco de la Dogano. Sed ekde la jaro 2016 ĝi estas la sidejo de du gravaj Malagaj muzeoj, kunigitaj nun en la sama loko : La Arkeologia Provinca Muzeo (kiu enhavas pli ol 15.000 objektojn) kaj la Muzeo de Bel-artoj ( kies kolekto estas pli ol 2.000 pentraĵoj).
    

      


   Cele kompreni kiom grava tiu institucio estas, oni diros ke temas pri la kvina plej granda muzeo en Hispanio, kaj la plej granda en Andaluzio.

     Ĉe la baza etaĝo oni povas vidi la jenajn elementojn: halo, impona korto (de arboj, fontano kaj kolonoj), kafejo, loko por dumtempaj ekspozicioj, kaj originala vizitebla magazeno kie kuŝas multaj objektoj kaj verkoj kiujn, post restaŭrado, eble oni montros al la publiko en aliaj partoj de la muzeo.

   En la unua etaĝo troviĝas la bel-arta muzeo, kie oni povas vidi verkojn de gravaj hispanaj pentristoj de la periodo inter la 16-a kaj la 18-a jarcentoj, ekzemple la jenaj: Alonso Cano, Ribera, Zurbarán, Murillo kaj Goya. Sed ankaŭ troveblas verkoj de famaj pentristoj de la 19-a jarcento kiel Sorolla, Carlos de HaesRamón Casas; kaj ankaŭ de la Malaga Skolo, kiel Enrique Simonet, aŭ Bernardo Ferrándiz, inter multaj aliaj.

   En la dua etaĝo admireblas miloj da objektoj kiu apartenas al multaj malsamaj civilizacioj kiuj, iamaniere, lasis siajn markojn en la urbo. Tiel, la periodo enhavita etendiĝas de la 8-a jarcento a.K. ĝis la Mezepoko. Do, estas restaĵoj el civilizacioj egipta, fenica, greka , romia, bizanca, islama kaj kristana. Menciendas la Mozaiko de Venuso, kiu estas granda mozaiko (6x4 metroj) el la 2-a jarcento p.K, tre bone konservita kaj  malkovrita en 1956 en la proksima vilaĝo Cártama.


2.- MUZEO CARMEN THYSSEN

   Sinjorino Carmen Thyssen estas la vidvino de grava germana arto-kolektisto,  barono sinjoro Hans Heinrich Von Thyssen. Post la morto de sia edzo, Carmen Thyssen daŭrigis la taskon konservi kaj plibonigi la heredaĵon ricevita de la barono. Krom la impona Muzeo Thyssen de Madrido, ŝi akceptis prunte-doni centojn da verkoj al la projekto de nova muzeo en Malago, proponita al ŝi de la Magistrato de la urbo. 
   La elektita konstruaĵo por loĝigi la kolekton estis la Palaco de Villalón, kiu datiĝis de la 16-a jarcento kaj  kiu estis tute restaŭrata por ĝia nova celo. La muzeo estis malfermita en 2011.

             

   Kvankam en la muzeo aperas kelkaj pentraĵoj de artistoj de la baroka epoko, verdire la plej granda parto de la kolekto rilatas al hispanaj pentristoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kiel, ekzemple, Joaquín Sorolla, Mariano Fortuny, Ramón Casas, ktp. La stiloj montrataj estas, tiel, la jenaj: romantikismo, realismo, simbolismo, pejzaĝoj, kaj, precipe, “morismo”, t.e. verkoj kiuj montras ĉiutagajn scenojn kaj tradiciajn popolajn morojn kaj kutimojn.



3.- MUZEO DE POPOLAJ ARTOJ KAJ MOROJ.

Tiu muzeo estis inaŭgurata en 1975. Ĝi situas en antikva gastejo de la 17-a jarcento, oportune riparita kaj adaptita. La konstruaĵo estas duetaĝa domego kies arkitekturo kaj dekoracio estas tute tradiciaj. Ekzistas centra korto kie troviĝas akvo-puto kaj fontano. Apud ili estas ĉevalejo kun antikvaj kaleŝoj.



   La ĉefa intenco de la muzeo estas rekonstrui elementojn de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Malago dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiucele, tra la diversaj partoj de la muzeo oni povas ĝui multajn kolektojn da laboriloj, plugiloj kaj ĝeneralaj ilaroj de kamparanoj kaj fiŝkaptistoj. Videblas ankaŭ vinkeloj, ĉambroj, mebloj kaj tiuepokaj vestaĵoj, inkluzivante tiujn de bandoleros(andaluziaj monto-banditoj) .

   Gravas kolekto da vazoj kaj potpecoj, ĉar estas granda ekspozicio de potistartaĵoj bele pentritaj kaj ornamitaj.

   Apartan mencion meritas la Arkivo de Narciso Díaz Escovar, renoma Malaga verkisto kiu kunigis grandan kolekton de materialoj pri la urba vivo de la 19-a jarcento.  


4.- LA MUZEO PICASSO

   En la jaro 2003, danke al la klopodoj faritaj de la Malaga aŭtoritataro kaj de Chistine Picasso (bofilino de la artisto) finfine oni inaŭguris tiun renoman muzeon, unu el la plej gravaj en la mondo rilate al la verkaro de Pablo Picasso.

   La konstruaĵo kie troviĝas la muzeo estas 16-a jarcenta domego kiu apartenis al nobela familio kaj kiu estis konata kiel Palaco de la Grafoj de Buenavista. Temas pri duetaĝa konstruaĵo de sobra itala renesanca arkitektura stilo. Tamen kelkaj mudeĥaraj detaloj videblas ĉe la ornamaĵoj kaj ankaŭ mudeĥara konsidereblas la ort-angula turo kiu situas flanke de la ĉefa enirejo.



   Reliefiĝas interna belega korto kun ĉirkaŭa arkado de kolonoj kun korintikaj kapiteloj kaj duaetaĝa balustrado.


  Pri la kolekto mem kiun enhavas la muzeo, temas pri pli ol 250 verkoj, kiuj etendiĝas tra ĉiuj la diversaj kreivaj etapoj de la artisto, ekde 1901-a pentraĵoj  ĝis la Jacqueline sidanta de 1954 kaj sinbananto de 1971. Incluziviĝas ne nur pentraĵoj sed ankaŭ desegnoj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj kaj gravuraĵoj.


5.- MUZEO REVELLO DE TORO.

   Tiu muzeo malfermiĝis en la jaro  2010 kaj celas enhavi la verkaron de Félix Revello de Toro, kiu estas pentristo naskiĝinta en Malago en 1926. Dum multaj jaroj li vivis en Madrido, Romo kaj, precipe, Barcelono. Tamen, sia rilato al Malago estis ĉiam granda.

  La konstruaĵo elektita por instali tiun muzeon estis antikva domo kaj ateliero de la fama skulptisto Pedro de Mena, kiu, kvankam naskiĝinta en Granado, li pasigis grandan parton de sia vivo en Malago. Pedro de Mena elstaris kiel skulptisto de religiaj figuroj en la 17-a  jarcento.

             

    La pentrarto de Revello de Toro estas realisma kaj elspiras elegantecon kaj romantikecon. Ĝia ĉefa temo estas la virinaj portretoj.

   Parto de la muzeo estas dediĉita al la revigligado de la arta heredaĵo de Pedro de Mena.


 6.- ALIAJ ARTGALERIOJ

- La Muzeo Jorge Rando (en Strato Cruz del Molinillo, 12), dediĉita al la pentristo kaj skulptisto naskiĝinta en Malago en 1941. Temas pri la plej grava galerio pri ekspresionismo en Hispanio. Ĝi montras ankaŭ verkojn de aliaj ekspresionismaj artistoj.

- Rusa Muzeo de Sankt-Peterburgo - Malago.  Ĝi kuŝas en la bela antikva konstruaĵo de la Fabriko de Tabako de la urbo. Ekde 2015 ĝi eksponas pli ol 100 verkojn de famaj rusaj artistoj, kiel Kandinsky, Vladimiro TatlinMarko Ĉagall.

- Muzeo de la Aŭtomobilo kaj de la Modo. Ĝi situas en la sama konstruaĵo kiel la Rusa Muzeo. Temas pri tre interesa kolekto de antikvaj aŭtomobiloj el la unua duono de la 20-a jarcento. Oni aldonas vestaĵojn kaj aliajn elementojn de la modo de tiuj jaroj.

- Centro de Nuntempa Arto (hispane:CAC). La ĉefa celo de tiu muzeo estas disvastigi la avangardajn artistojn. Ĝia permanenta kolekto havas pli ol 400 verkojn. Samtempe oni organizas multajn diversajn artajn agadojn, ĉiam subtenante novajn tendencojn.









  

No hay comentarios:

Publicar un comentario