monda lingvo

monda lingvo

domingo, 21 de octubre de 2018

A.- MONUMENTA MALAGO.

    Malago estas certe unu el la plej malnovaj urboj en Eŭropo. Ĝi estis fondata de la fenicoj ĉirkaj la 8-a jarcento a.K. Do, preskaŭ 3.000 jaroj de historia okazintaĵoj kiuj, kompreneble, implicas la eblecon trovi multajn historiaĵojn. Tamen, verdire, multaj el tiuj historiaj vestiĝoj estis perditaj tra la pasado de la jaroj pro naturaj, militaj aŭ politikaj kialoj. 

   Malgraŭ tio, oni povas ankoraŭ ĝui kelkajn tre gravajn historiajn restaĵojn. Ĉi tie oni pritraktos la 4 plej reliefigindajn : la katedralo, la romia teatro, la Alkazabo kaj la Kastelo de Gibralfaro.

1. LA KATEDRALO.

      La nuntempa Malaga katedralo estas starigita en la loko okupita origine de la ĉefa urba moskeo. Oni devas rememori ke la islama regado de Malago daŭris preskaŭ 8 jarcentojn.

    La katedralaj vorkoj komenciĝis je la unua jaroj de la 16-a jarcento, tuj post la konkero de la urbo far la Katolikaj Gereĝoj.  Tiuj vorkoj daŭris ĝis la fino de la 18-a jarcento. Tiu longa daŭro kreis grandan diversecon de arkitekturaj stiloj. Tial, oni eblas vidi ĉe la katedralo la jenajn stilojn : malfruan gotikan, renesancan, barokan kaj nov-klasikan.
   
       

    Popole kaj populare, la Malaga katedralo estas konata per la kromnomo “la Manquita” (t.e. la “unubraka kripla”), pro tio ke mankas al ĝi unu el la du ĉefaj turoj. La kaŭzo de tiu nefiniĝo de la vorkoj estas ke, tre ofte, la mono por la konstruado de la katedralo estis fine elspezita en aliaj gravaj politikaj aferoj (kiel, ekzemple, la financa subteno al liberalaj movadoj kaj revolucioj). Ekde la fino de la 18-a jarcento, multaj projektoj estis planataj cele la finiĝon de la konstruaĵo. Sed, finfine, la ĝenerala opinio estas ke pli bone ne fini ĝin, kaj do, oni ĝuu tian specifaĵon de nefinita arta verko.

    Sed ne nur mankas la suda turo, ĉar mankas al ĝi ankaŭ kelkaj flankaj turetoj, statuoj kaj balustrado kiu devus ĉirkaŭiri la perimetron de la konstruaĵo.

    En gotika stilo estas precipe la portalo de la Preĝejo de la Sanktejo (vidu sube). La ĉefaj elementoj ene de la katedralo apartenas al baroka stilo. Nov-klasika estas la nova ĉefa fasado, finita en 1782.

   La teretaĝa dezajno enhavas gotikajn kaj renesancajn elementojn. Ĝi estas dividita je 3 navoj kun absida koridoro. Tio ĉio estas kovrita de volboj. Korintikaj pilastroj kaj kapiteloj aperas ĉe la ĉefaj kolonoj.

   Apud la flankaj koridoroj troveblas granda serio de kapeloj, ene de kiuj oni povas admiri aprezeblajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn de diversaj gravaj hispanaj artistoj, kiel Alonso Cano kaj Claudio Coello.

   Menciendas ankaŭ la Katedrala Muzeo, kiu kunigas neuzatajan religiajn objektojn, pentraĵojn, arĝentaĵojn kaj manuskriptojn.

Preĝejo de la Sanktejo (Iglesia del Sagrario) 

     Tiu kirko situas apud la ĉefa katedrala konstruaĵo. Tiu estis la unua parto de la katedralo kiel unue planita. Tamen, la projekto fine ŝanĝiĝis kaj hodiaŭ ĝi estas sendependa preĝejo. Ĝia fasado estas la plej grava malfrua gotika vidindaĵo en la tuta urbo. La ena retablo estas menciinda kaj vidinda.



Placo de la Episkopo

   Fronte al la ĉefa fasado de la Katedralo oni povas vidi la belegan kaj, hodiaŭe, tre turismeman Placon de la Episkopo. Je la dekstra flanko situas la mirinda Episkopa Palaco, kies kolorplena kaj bunta fasado estas fotinda. Ene de la konstruaĵo estas grava artoplena korto kaj tore-arta muzeo.



2.- ROMIA TEATRO

     Ĝi situas ĉe la okcidenta flanko de la Alkazabo. Ĝi estis konstruata dum la epoko de la imperiestro Aŭgusto, en la 1-a jarcento p.K. Ĝi estis uzata dum 2 jarcentoj por la ludado de teatraĵoj. Poste, ĝi estis forlasita kaj forgesita por tiaj aktivaĵoj.

    Dum la Mezepoko kelkaj el ĝiaj elementoj (konstru-ŝtonoj, kolonoj, ktp) estis uzataj de la islamanoj por la konstruado de la araba alkazabo. Kaj iom poste, iamaniere, la teatrejo enteriĝis kaj nevidebliĝis. Do, ĝi restadis nevidebla sub la grundo dum multaj jarcentoj.
      
      
  
     Tute hazarde, en 1951, dum la vorkoj por la konstruado de urba “kultura domo”, oni malkovris kelkajn “antikvajn ruinojn” kiuj, post faka studo, estis pruvataj aparteni al la romia epoko. Tiel, iom post iom, oni elfosis la reston de la teatro. Tiel, 30 jarojn poste, la “kultura domo” estis faligita kaj danke al tio, hodiaŭe, oni povas vidi kaj ĝui la tutan aspekton de la monumento kaj ties ĉirkaŭaĵojn. Kaj kvankam ĝi estas tre restaŭrita, estas ĝi tre aprezebla vidindaĵo. Ni pensu ke ne ĉiu urbo havas romian teatron.


3.- LA ALKAZABO ( ARABA KASTELO)

Historiaĵoj

  La kalifo-regno de Kordobo falis en 1031. Tiam naskiĝis multaj tajfo-regnoj. La vorto “tajfo” signifas “ribela frakcio” kaj estas la nomo donita al tiuj malgrandaj regnoj kiuj anstataŭis la Kordoban kalifecon. Unu el la ĉefaj tajfoj estis tiu de Granado. La reĝo de Granado nomiĝis tiutempe Badis, kaj tuj post la kreado de sia regno, li inkluzivis la urbon Malago en la Granada tajfo-regno. 

  Tiu reĝo Badis iniciatis la konstruadon de la Malaga alkazabo, meze de la 11-a jarcento. Ŝajnas ke ĝi estis konstruata sur la ruinoj de ia antaŭa defendocela romia fortikaĵo. La ĉefaj materialoj uzataj estis konstru-ŝtonoj kaj brikoj. La nova alcazabo havis du celojn : armea kaj palaca. Do, krom la milita funkcio, ĝi devus esti la loĝejo por la Granada reĝoj aŭ por tiuj kiuj , vice de ili, estus la guberniestroj de la urbo.

  La konstruaĵo havis du ringojn de muregoj, unu ene de la alia. Dum tiuj jarcentoj staris pli ol 110 turoj ĉirkaŭ la fortreso.

  Temis pri tre fortika kastelo, pro tio ke por alveni trans la enirejoj , necesis transiri 3 muregojn kaj 8 pordegojn. Laŭ la opinio de historiaj fakuloj, nur kasteloj starigitaj de krucmilitistoj en Sirio havas tian fortikecon.
 
            
    
    Dum multaj jarcentoj, eĉ post la falo de la islamaj regnoj en la Ibera Duoninsulo, tiu alkazabo utilis kiel armea fortreso. Sed en la mezaj jaroj de la 19-a jarcento la militistoj estis eligitaj. Post tiu elloĝigo de la armeo, la konstruaĵo tre rapide difektiĝis. Multaj familioj eniris la lokon loĝi tie, konstruante siajn proprajn domojn.

   En 1933 komenciĝis la eldomigado de tiuj familioj kaj, tuj poste, ankaŭ la riparado de la tuta konstruaĵo.


Itinero

    Antaŭ la enira pordego oni trovas buston de sinjoro Juan Temboury, kiu multe klopodis cele la restaŭradon de la Alkazabo. 
   Post la enirejo, la vojo supreniras konstante ĝis la alveno al la supra ebenaĵo de la kastelo. Dum tiu iom longa itinero oni trovas multajn sinsekvajn pasejon, plenaj je kurbiĝoj. Tra la tuta sinua vojo, videblas tipaj maŭraj arkoj kaj volboj.  Menciindas kelkaj pordegoj kiel la “Turo de Kristo” kaj la “Ĉambroj de Granado”, tiu lasta eniriganta la supran areon.


    Kiam oni alvenos al la ebenaĵo, tie oni trovos la “rezidejojn”, kiuj konsistas el tri diferencaj palacoj, estigitaj paralele. La unua palaco datiĝas de la 11-a jarcento, de la epoko de la reĝo Badis mem. La dua kaj la tria palacoj estis konstruataj dum la 13-a kaj kaj la 14-a jarcentoj respektive. Bedaŭrinde ambaŭ palacoj preskaŭ komplete malaperis, ĉar je la komenco de la 20-a jarcento apenaŭ kelkaj bazaj elementoj restis el ili. Tial, ekde 1933, dum la ĝenerala riparado de la Alkazabo, tiuj du palacoj estis rekonstruataj preskaŭ ekde nulo. Pro tio ke ne restis sufiĉaj spuroj por diveni kiel ili aspektis dum la Mezepoko, oni decids rekrei ilin uzante tiujn desegnojn, planojn kaj dekoraciojn proprajn de la Granada Alhambra, atingante tre similan etoson al tiu de la Granada famega palaco. 

  
    Iom pli supre troviĝas malgranda araba kvartalo, kiu datiĝas de la 11-a jarcento. Ĝi konsistas el mallarĝaj stratoj kaj  kelkaj restaĵoj de loĝejoj. Temas pri la plej antikva islama kvartalo konservita en Hispanio. Super tiuj ruinoj elstaras la ĉef-turo de la kastelo. Menciindas ankaŭ akvo-puto de pli ol 40 metrojn laŭprofunde.

    Ankaŭ en la Alkazabo estas konstanta ekspozicio pri teknikoj kaj uzado de la islama Malaga ceramiko. 

   Oni devas aldoni ke ekde la Alkazabo eliras du piedirajn vojojn kiuj hispanlingve oni nomiĝas coracha (prononcu “koraĉa”). Unu el tiuj vojoj ascende kunigas la Alkazabon kaj la Kastelon de Gibralfaro. Nuntempe ĝi ne transireblas ĉar estas barita. La dua vojo, tiu ĉi descenda vojo, kunigas la Alkazabon kaj la  suban parton de la monto. En (kaj tra)  tiu piedvojo  troviĝas la “Ĝardenoj de la Obskura Pordego”  (Legu pri ĝi en aparta sekcio).

4.- LA KASTELO DE GIBRALFARO

  Tiu kastelo situas en unu el la plej altaj montoj de Malago. De la belvederoj situantaj ĉirkaŭ tiu fortikaĵo oni povas ĝui la plej bonajn vidaĵojn kaj panoramojn de la urbo.

   La origino de tiu ĉi kastelo ne estas klara, laŭ la opinio de historiistoj. Tamen, plej eble, jam dum la romia epoko ekzistis tie ia loĝejo kaj muroj ene de kiuj tiutempaj loĝantoj vivis.

  Gibralfaro estas araba esprimo kiu signifas “monto de la lum-turo”. Estas certe ke la vera graveco de tiu loko komenciĝis en la 8-a jarcento, dum la unuaj jaroj de la islama regado en la Ibera Duoninsulo. Tiam, la islamaj konkerintoj decidis konstrui fortreson tie. Ĝi utilis kiel malliberejo  longan tempon. Estis tie ankaŭ moskeo.

           

    Dum la 12-a jarcento oni konstruis vojon kiu kondukis al la Alkazabo. Tiu vojo estis protektata de muroj ĉe ambaŭ flankoj. La definitiva formo de la kastelo datiĝas de la 14-a jarcento, preskaŭ je la fino de la islama regado en la urbo. 

   Dum la Milito de Sendependeco kontraŭ Napoleono (1812), la franca armeo okupis la kastelon kaj parte detruis ĝin.

   Tre proksime al la kastelo troviĝas turisma “Parador”. En Hispanio, tiuj paradores estas tre altkvalitaj ŝtataj hoteloj, kutime situantaj en belaj historiaj kontruaĵoj kaj samtempe en belaj naturaj lokoj. Tiu estas ankaŭ la kazo de tiu hotelo de Gibralfaro.








No hay comentarios:

Publicar un comentario