monda lingvo

monda lingvo

domingo, 21 de octubre de 2018

B.- MALAGA TRAURBA PROMENADO

  Jen facila plano por piedirantoj kiuj deziras koni la plej gravajn tipajn vidindaĵojn de la urbo Malago. Oni povas plenumi tiun itineron, senhaste, en kelkaj horoj. Ĝuu ĝin! 

1.- TEATRO CERVANTES

   Tiu teatro estis konstruata fine de la 19-a jarcento, sur la ruinoj de antaŭa teatro kiu malaperis pro incendio. La fasado estas tute klasikstila kaj sobra. Ene de la teatro rimarkindas la pentraĵoj ĉe la plafono, farita de malagano Bernardo Ferrándiz. Temas pri alegorioj kiuj reprezentas simbolojn de la urbo, kiel tiutempajn fabrikojn, komercan aktivadon,havenon kaj fervojon. 

   Ĝi enhavas 1.200 sid-lokojn. Ĝi estas kutime uzata kiel kinejo, teatro, koncertejo kaj por aliaj artaj aktivaĵoj. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa sidejo de la internacie famega Festivalo de Kino de Malago.

2.- FONDAĴO- NASKIĜDOMO DE PICASSO

   En 1988 oni inaŭguris la Fondaĵon Picasso, kies sidejo situas ĉe la naskiĝdomo de la artisto, en angulo de la Placo de la Merced.

   La Fondaĵo okazigas dumtempajn ekspoziciojn pri Picasso kaj pri aliaj artaj modavoj rilataj al la famega Malaga pentristo. Aldonendas ke ĝi enhavas documentan centron kiun posedas pli ol 100.000 elementojn, inter kiuj inkluziviĝas libroj, ĵurnaloj, videoj, fotaĵoj kaj broŝuroj.

3.- PLACO DE LA MERCED

  Dum la romiaj tempoj en tiu esplanado ekzistis amfiteatro, kies ŝtonoj estis uzataj de la araboj por ties propraj vorkoj. Dum la Mezepoko tiu ebenaĵo situis ekster la urbo. Hodiaŭe tiu placo estas uzata por okazigi strato-bazarojn kaj ĉiuspecajn kulturajn aktivaĵojn.



    La obeliskon kiu staras centre de la placo la Magistrato starigis en 1842, omaĝe al liberala generalo José Torrijos. Tiu fama militisto kune kun siaj kamaradoj luktis kontraŭ la absolutisma hispana reĝo Fernando la 7-a. Malbonŝance, ili estis kaptitaj kaj mortpafitaj en iu plaĝo de Malago en 1831. Kelkajn jarojn poste, la restaĵoj de Torrijos kaj de du el siaj kunuloj estis enterigataj sub la obelisko.


4.- PREĜEJO DE SANTIAGO

    Tiu antikva kristana preĝejo situas tuj post la enirejo al la strato Granada, kiu estis la enirejo al la urbo dum la islamaj tempoj. Tiu ĉi kirko estis fondata en 1490, kaj situas sur la restaĵoj de antaŭa moskeo. En tiu preĝejo Pablo Picasso estis baptita.

  La plej grava arkitektura elemento de la konstruaĵo estas la kvadrata turo, farita el brikoj  per mudeĥara stilo, dekoraciita de arabeskaj detaloj. Ankaŭ la antikva pordo estas admirebla, kvankam nuntempe ĝi estas mason-fermita.

    Ene de la preĝejo estas kelkaj belaj kapeloj kaj kelkaj gravaj kaj popularaj statuaj figuroj, kiel tiu de “Jesuo la Riĉulo”, tre amata de malaganoj dum la procesioj de Pasko. Tiu popola amo al  tiu figuro devenas el historia kuriozaĵo. Tiel, ĉiu Sankta Merkredo, pro privilegio donita de la hispana reĝo Karlos  la 3-a en la 18-a jarcento, unu malliberulo el la prizono de Malago estas liberigita, kaj ties kondamno forpardonita. 

5.- VINKELO-TRINKEJO EL PIMPI

  Piedirante iom malsupren en la sama strato Granada estas tiu tre fama trinkejo. Ĝi situas en 18-a jarcenta domego. Temas pri tipega andaluza trinkejo, kiu estas vizitata de ĉiu famulo el Hispanio (aŭ el iu ajn lando de la mondo) kiu venas al Malago. En la trinkejo estas multaj vin-bareloj, historiaj fotaĵoj, kaj neegalebla flamenka/andaluzia tradicia etoso. 

(El Pimpi havas alian enirejon kiu venas el la areo de la Romia Teatro).



6.- PLACO DE LA KONSTITUCIO

   Tiu loko estas plej eble la centro de la urbo. Ĝi estis uzata historie kiel surstrata bazaro, toreejo, procesiejo kaj multaj aliaj funkcioj. La kunveno de malaganoj estas konstante, kaj eble tiu estas ĝia plej grava beleco.

  Tamen, oni devas mencii la arkitekturan belecon de la “Domo de la Konsulejo” (aŭ de la “Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando”), je la numero 7 de la placo. Nuntempe ĝi estas uzata kiel kultura centro en kiu oni okazigas ekspoziciojn, prelegojn, konferencojn, ktp. 

    Kaj ankaŭ gravas apuda vidindaĵo, tiu de “Pasejo de Ĉinitas" (Pasaje de Chinitas). Temas pri tre tipa pasejo kie troviĝis la famega Kafejo Ĉinitas, kiu estis antikva flamenkejo kie kantis kaj ludis la plej gravaj flamenkaj artistoj de la regiono. Multaj gravaj artistoj frekventis tiun kafejo-teatron kiel, ekzemple, Salvador Dalí, Pablo Picasso, Vicente Aleixandre kaj Federico García Lorca. Tiu lasta eĉ verkis poemon pri ĝi. Tiu legenda kafejo estis inaŭgurata en 1857 kaj fermita en 1937, dum la hispana interna milito.


7.- STRATO LARIOS.

   Tiu strato kunigas la Placon de la Konstitucio kaj la Placon de la Marina. Ĝi nomiĝas Larios omaĝe al la grava Malaga komercisto Markizo de Larios. La strato estis inaŭgurata en 1866, kaj edke tiam ĝi estas la plej komercema ejo de la urbo. 

 

     La strato tradicie plenas je elegantaj kaj altkvalitaj vendejoj, kvankam nuntempe la konkurenco de ekstercentraj grandaj magazenoj kaŭzas iom da perdo da klientoj. . Antaŭ 2 jardekoj la Magistrato decidis la forigon de la motora trafiko, kio okazigis tion ke eĉ pliaj malaganoj kaj vizitantoj promenas tra ĝi ĉiutage.


8.- PLACO DE LA MARINA

   Tiu ĉi placo situas inter la Strato Larios kaj la haveno, en loko kiu apartenis al maro ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Ĝia strukturo kaj aspekto estis modifita multajn fojojn tra la pasado de la tempo. Ĝi nuntempe estas uzata por ekspozicioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj eventoj. 

    En unu el la flankoj de la placo staras la populara skulptaĵo konata kiel la “cenaĉero” (t.e. la fiŝovendisto), tre amata de la malaganoj.


 9.- LA HAVENO KAJ ĜIAJ NOVAJ “KAJOJ”.

La haveno de Malago estas unu el la plej antikvaj havenoj de Eŭropo. Ĝi estis kreata de la unuaj fenicaj loĝantoj, ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K. Ĝi utilas kiel fiŝkaptista, komerca kaj turisma haveno. Tamen, ĝia hodiaŭa graveco devenas el la fakto ke antaŭ kelkaj jaroj oni starigis tie du grandajn libertempajn spacojn, la tiel nomataj “Kajo 1” kaj “Kajo 2”, kiuj situas unu apud la alia. 

Menciendas la Giganta Rado, La grandega Palmejo , la Centro Pompidou, la Muzeo de la Maro, kaj multaj vendejoj kaj trinkejoj. Jen ideala loko por butikumado, promenado kaj kafumado. 

   


10.- ALIAJ MALAGAJ VIDINDAĴOJ (EKSTER LA ĴUS PROPONATA ITINERO)

   Memkompreneble, la ĵuse proponata itinero estas nur unu el la multaj kursoj kiuj povus esti farataj de turistoj kaj vizitantoj en Malago. Pro tio, jen malgranda raporto pri aliaj vizitindaj lokoj kaj monumentoj, kaze ke la turisto havos plian tempon.

Sanktejo de Santa María de la Victoria. Grandega kaj belega preĝejo, konstruita en la 17-a jarcento. En la  kirko estas multaj religiaj dekoraciaĵoj. Ĝi entenas la patroninon de Malago, la “Virgulino de la Victoria”.

   

- Bazaro de Ŝip-konstruejo aŭ Centra Bazaro (Mercado de Atarazanas).

   Tiu bazaro kuŝas sur la antikva araba ŝipkonstruejo, jen la kialo por ĝia kurioza nomo. La aktuala bazaro estis konstruata dum la 19-a jarcento. La centra parto de la fasado estas bela araba-stila kreitaĵo. Nuntempe ĝi estas tipa kaj etosoplena bazaro por nutraĵoj kaj mangaĵoj.

- Preĝejo de la Sankta Koro.

  Tiu preĝejo apartenas al la ordeno de la jezuitoj. Gi troviĝas en la strato Kompanio (hispane Compañía, pro la ”Kompanio de Jesuo“). Ĝi estis konstruata je la komenco de la 20-a jarcento kaj sia arkitektura stilo estas tute nov-gotika.

No hay comentarios:

Publicar un comentario