monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 20 de marzo de 2019

LA ETA NIKOLASO

   Antaŭ kelkaj monatoj mi, tute hazarde, trovis librojn de la franca infano-rolulo “La Eta Nikolaso” (franclingve: Le Petit Nicolas). Certe mi iam aŭdis pri tiuj libroj kiam mi estis junulo. Sed mi neniam legis ion el tiuj libroj. Tamen, mi decidis aĉeti unu volumon el tiuj “aventuroj”. Sed kiam mi eklegis ĝin,  mi tiom ŝatis ĝin  ke, apenaŭ kelkajn tagojn poste, mi reiris al la vendejo kaj aĉetis du aliajn librojn. Tuj poste mi decidis reserĉi pri la origino, la aŭtoroj kaj la travivado de tiu historietoj. Jen mia artikoleto.



  La eta Nikolaso estas ĉefrolulo de rakontoj celantaj, unuavide, la infanajn legantojn. Tio ne estas tute vere ĉar, se oni tralegas tiujn rakontojn, oni povas tre klare rimarki ke, fakte, tiuj historietoj estas verkitaj precipe por plenkreskuloj. Certe, analizante la tekstojn, ties argumentojn, intrigojn kaj humuron, oni tre rapide konstatas tion, ke temas pri “psikologia studado” de la homa estaĵo, ne gravas ĉu infana aŭ adolta. Verdire, tiuj libroj estas pioniroj en la moderna literaturo por infanoj.

    Nikolaso estas 8 jaraĝa infano kiu loĝas kun siaj gepatroj. Li havas kelkajn amikojn (franclingve: Alceste, Rufus, Clotaire kaj aliaj) kaj eĉ unu amikinon (temas pri najbarino kiu nomiĝas Marie-Edwige). Tiuj amikoj  kutime akompanas lin ĉe la lernejo kaj ankaŭ ĉe ilia ludado. Tiuj knaboj estas tre petolemaj, kaj, tre ofte, okazigas problemojn al la adoltoj. La rakontoj estas parodioj kie oni tre lerte analizas rezonadojn de infanoj kaj ankaŭ de plenkreskuloj. Oni konkludas ke, multfoje, ankaŭ la adolta mondo estas tre naiva, kaj ke, fine, adoltoj tre ofte miskondutas.

    La aŭtoroj de tiuj rakontoj estas du francoj. La tekstoj estis farataj de la fama René Goscinny, kiu estas tutmonde konata pro la “Aventuroj de Asterikso”. La desegnisto estis Jean-Jacque Sempé, kiu multe kunlaboris pere de siaj desegnoj en diversaj francaj gazetoj kaj bildstrioj. 

  
  La 5 ĉefaj originalaj libroj de “La Eta Nikolaso” estis publikigitaj inter 1959 kaj 1964. Poste, precipe pro tio que Goscinny estis tre okupata de aliaj projektoj (ĉefe, sed ne nur, de Asterikso kaj Lucky Luke), ambaŭ aŭtoroj decidis  halti, aŭ almenaŭ pauzi, en siaj kreitaĵoj pri Nikolaso. 

  Tamen, multajn jarojn poste, la filino de Goscinny, Anne, eltrovis pliajn manuskriptojn faritajn de sia patro, kaj ankaŭ konsideris, ke ekzistis multaj rakontoj publikigitaj en revuoj kaj gazetoj dum la finaj 50aj jaroj kiuj meritis esti eldonitaj en veraj “libroj”. Farante tion, oni evitus ke tiuj verkaĵoj povus malaperi el la historio de infano-noveloj. Tiam ŝi decidis kontakti denove kun Sempé. Ambaŭ parolis kaj interkonsentis eldoni tiujn “novajn” aventurojn, aldonante, kompreneble, la novajn desegnojn faritajn de Sempé.

   La “aventuroj de Nikolaso” estas eldonitaj en pli ol 30 lingvoj, inkluzivante la latinan, la marokan araban kaj kelkajn regionajn francajn lingvojn. La kvanto de vendoj transpasas la nombron 10 milionojn.

  Bedaŭrinde, almenaŭ laŭ mia scio, tiuj rakontoj estis neniam tradukataj en Esperanton. Eble pro tio, ke ili estas “tro francaj” kaj ke la traduko de tipaj francaj infanaj idiomaĵoj (kiuj “trempas” la tekstojn) ne estas facile tradukeblaj sen la risko perdi grandan parton de siaj spritecoj. Fakte, mi mem ne legas ilin en la hispana, ĉar tiam preskaŭ la duono de la intereso malaperas.




   Malgraŭ tio, ke ĝi estas malfacile tradukebla kaj neniam esperantigita, mi almenaŭ esperantigos kelkajn paragrafojn. Temas pri parto de la rakonto “Clotaire havas  okulvitrojn”, publikigita en 1964:

“Kiam Clotaire alvenis al lernejo en tiu ĉi mateno, ni estis forte impresitaj, ĉar li havis okulvitrojn sur sia vizaĝo. Clotaire estas bona kunulo kiu estas la lastulo de la klaso, kaj ŝajnas ke estas pro tio, ke oni metis okulvitrojn sur li.

...La unuaulo de la klaso estas Agnan, kiu estas la nura kiu uzas okulvitrojn... Agnan, kiu estas la karulo de la instruistino, ĉiam timas ke alia kompano estu la unua de la klaso

Ĉu vi vidis miajn okulvitrojn? demandis Clotaire al Agnan. Nun mi estos la unua en ĉio, kaj mi estos tiu kiun la instruistino sendos preni la mapojn kaj forviŝi la skribtabulon!

Ne sinjoro, ne sinjoro! La unua estas mi! Kaj krome, vi ne rajtas veni al lernejo en okulvitroj!

Kaj mi, diris Rufus, mi petos al mia patro por ke li aĉetos al mi okulvitrojn, kaj ankaŭ mi estos la unua!... Ni ĉiuj petu tion al niaj gepatroj kaj, tiel, ni ĉiuj estos la unuaj kaj la karuloj de la instruistino!!"



    Kaj tiu estis mia artikoleto pri tiu simpatia rolulo kiun mi ekkonis antaŭ nelonge. Mi esperas ke nun vi almenaŭ scias iom pri tiu “eta Nikolaso” kaj ke vi, iun tagon, legu iom el tiuj libroj. Almenaŭ en via denaska lingvo. Tre eble, tiuj rakontoj plaĉos al vi. Dumtempe, mi pripensos ĉu mi tradukos, komplete, kelkajn el tiuj historietoj en Esperanton...   




  Pri la Aventuroj de Astérix, vidu tiun mian artikoleton: https://pacamondo.blogspot.com/2018/04/tiu-ci-artikolo-temas-pri-la-fama.html

No hay comentarios:

Publicar un comentario